El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusio estos malpermesita partopreni en la 2020-aj Olimpikoj kaj 2022-a Mondpokalo

| 2019-12-11
Bookmark and Share


La 9-an de decembro, la Monda Kontraŭ-Dopada Agentejo (MKDA) aprobis la novan sankcion malpermesi al Rusio partopreni internaciajn sportajn ludojn en la venontaj 4 jaroj, inkluzive de la Tokiaj Olimpikoj en 2020 kaj la Mondpokala Futbalkonkurso en Kataro en 2022. Rusio havas 21 tagojn por decidi pri apelacio pri la malpermeso.


La sankcio ne temas pri ĉiuj rusaj sportistoj. Laŭ la reguloj, tiuj rusaj sportistoj, kiuj ne envolviĝis en dopado, sekvos la praktikon de Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang en 2018 kaj partoprenos en internaciaj sportaj ludoj en la venontaj kvar jaroj kiel neŭtraluloj.


Rusio ĉiam neas la akuzon de MKDA. Valery Gazzaev, vicprezidanto de Komisiono pri Sporto, Ludo, Turismo kaj Junularo de Ŝtata Dumao de Rusio, diris, ke Rusio havas "la plej striktan kontraŭ-dopadan sistemon", kaj estas maljuste eksigi Rusion de internaciaj sportaj ludoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments