El Popola Ĉinio>头条新闻>

Martin Jacques: Koheremo de Ĉinio en granda ŝanĝo de la mondo

| 2019-12-16
Bookmark and Share

Lastatempe, Martin Jacques, brita klerulo kaj specialisto pri ĉinaj aferoj, prelegis en Universitato de Bath. En la prelego, li komparis la aktivan interagadon inter Ĉinio kaj aliaj landoj kun "alcentra efiko", kaj diris, ke nun en la mondo ekzistas diversaj necertecoj kaj defioj pri paco, disvolvado, administrado kaj konfido. En tiu situacio, Ĉinio konstante agadas por protekti la liberan komercon, ekonomian malfermecon kaj kungajnon, kaj la lando fariĝis grava forto por kunigi interkonsentojn en la internacia situacio kompleksa kaj ŝanĝema, kio evidentigas koheremon de Ĉinio.


Martin Jacques (foto el interreto)


"Ĉinio havas grandan koheremon por la mondo, kion multaj ekzemploj povas pruvi." Tion diris Martin Jacques en sia prelego. La koheremo de Ĉinio evidentiĝas en diversaj okazoj, kiel aranĝo de dek kelkaj internaciaj forumoj kaj kunvenoj, antaǔenpuŝo de intertraktado pri la Regiona Ĉiuflanka Ekonomia Partnereco kaj solvado, kun diversaj landoj, de mondaj malfaciloj pri disvolvo.


La koheremo de Ĉinio venas de konformiĝo al la komuna volo kaj espero de la mondo pri la paco kaj disvolvado. Ekonomia tutmondiĝo antaǔeniras kaj la kunligeco de la homara estonteco decidas, ke malfermo kaj kunlaboro estas postulo de la epoko kaj necesa elekto de diverslandaj popoloj, kiuj deziras pli belan vivon. La koheremo de Ĉinio venas ankaŭ de la tutmonda influo de la ĉina ekonomio. Ĝuste kiel dirita de Martin Jacques, ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, volas havi kontakton kun Ĉinio, ĉar la lando signifas grandan ŝancon.


Laǔ la anticipo de la Tutgloba Instituto McKinsey, en la jaro 2040, Ĉinio kaj aliaj ekonomiaj entoj probable kreos la ekonomian valoron je 22-37 duilionoj da usonaj dolaroj, je 15%-26% de la monda ekonomio. Ĉinaj Internaciaj Importaj Ekspozicioj, la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj aliaj mondaj projektoj enhavas grandiozan logikon de kunlaboro, kungajno kaj homara komuna estonteco. Ili estas realaj agadoj de Ĉinio por krei la homaran komunumon de komuna estonteco.


Informiĝinte, ke la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro allogis amason da partoprenintoj, Martin Jacques miris pro la influo de Ĉinio. Laŭ li, eble nur Ĉinio povas altiri tiom multe da registaraj altranguloj el diversaj landoj, kaj "La Zono kaj Vojo" kovras preskaǔ ĉiujn disvolviĝantajn landojn, inkluzive de afrikaj kaj latin-amerikaj. La loĝantaro de la disvolviĝantaj landoj okupas 85% de tiu de la tuta mondo, do la iniciato "La Zono kaj Vojo" entenas la ampleksecon kiun la nuna internacia ordo ne entenas. Ĝi enhavas ankaǔ malsamajn valorojn, ĉar disvolviĝintaj kaj disvolviĝantaj landoj havas malsamajn postulojn. Oni povas diri, ke la iniciato fakte estas propono al la tutmonda ordo en la estonteco, ĝi diskonigas al homoj, kiujn aspektojn la vere reprezenteca tutmonda ordo devas enhavi.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments