El Popola Ĉinio>头条新闻>

Postlasita vilaĝo en Ĉinio

| 2019-12-18
Bookmark and Share

En Shengshan-insulo de provinco Zhejiang, orienta Ĉinio, estas la postlasita vilaĝo Houtouwan, kiu verdiĝas post la foriro de loĝantoj. En tiu loko iam vivis pli ol 2000 fiŝkaptistoj kun siaj familianoj, en pli ol 500 domoj. Loĝantoj komencis forlasi la insulon en la fruaj 1990-aj jaroj por serĉi oportunojn en aliaj urboj. Antaŭ 1994 preskaŭ ĉiuj estis jam foririntaj, kaj tre malmultaj vilaĝanoj daŭre restas. Laŭ paso de la tempo, naturo reprenis por si la domojn forlasitajn de homoj, kaj tio famigis la lokon kiel turismejo: por atingi ĝin oni devas vojaĝi per boato el la urbeto Caiyuan.


Fotoĵurnalisto Johannes Eisele de Agence France-Presse vizitis ĝin kaj faris la belegajn subajn fotojn.












Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Guide in China


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments