El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia komunumo pozitive taksis akordiĝon pri teksto de unuastadia interkonsento pri ekonomio kaj komerco de Ĉinio kaj Usono

| 2019-12-18
Bookmark and Share


La 13an de decembro, rezulte de kuna klopodado de ĉina kaj usona teamoj pri ekonomio kaj komerco, la du flankoj akordiĝis pri la teksto de la unuastadia interkonsento pri ekonomio kaj komerco inter la du landoj, surbaze de la principo de egaleco kaj reciproka respekto. Post publikiĝo de la novaĵo, la internacia komunumo pozitive taksis ĝin kaj atendas solvon de la demando pri komerco inter Ĉinio kaj Usono.


Farhan Haq, vicproparolanto de la ĝenerala sekretario de UN, diris, ke UN bonvenigas ajnan progreson de la duflanka kunlaboro inter tiuj du "tre gravaj" landoj.


Craig Allen, prezidanto de Uson-Ĉina Komerca Konsilio, diris, ke estas "kuraĝiga" la akordiĝo inter la du flankoj pri la teksto de la unuastadia interkonsento.


Fu Xiaolan, direktoro de la Centro pri Teknologio kaj Administrado por Disvolvo sub Oksforda Universitato, diris, ke tio estas ŝanco por Ĉinio kaj Usono, la monda ekonomio kaj la internacia komerco.


Rainer Waldschmidt, burooestro pri komerco kaj investo de Heslando, Germanio, diris, ke la rezulto estas bona novaĵo por Eŭropo, kaj tio eble signifas, ke komercaj konfliktoj inter Eŭropo kaj Usono espereble estos bone solvitaj.


Subhomoy Bhattacharjee, konsiliano de la barata Institucio pri Esplorado kaj Informa Sistemo por Disvolviĝantaj Landoj, diris, ke tio estas momento kun historia graveco kaj spegulas la respondecon de la du flankoj al la mondo.


Carola Ramón Berjano, argentina fakulo pri internacia komerco, diris, ke ĉiuj landoj esperas, ke Ĉinio kaj Usono komplete solvos la komercan malakordon.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments