El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Usono akordiĝis pri teksto de la unuastadia interkonsento pri ekonomio kaj komerco

| 2019-12-18
Bookmark and Share

Vespere de la 13a de decembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon pri intertraktado inter Ĉinio kaj Usono pri ekonomio kaj komerco.


La 13an de decembro, pro la kuna klopodo de ĉina kaj usona teamoj pri ekonomio kaj komerco, la du flankoj akordiĝis pri la teksto de la unuastadia interkonsento pri ekonomio kaj komerco inter la du landoj, surbaze de la principo de egaleco kaj reciproka respekto. La teksto enhavas naŭ ĉapitrojn: prefaco, intelekta proprieto, teknika transigo, nutraĵoj kaj agrikulturaj produktoj, financaj servoj, valuto kaj travidebleco, plivastigo de komerco, taksado kaj solvado de disputoj inter la du flankoj kaj definitivaj klaŭzoj. Samtempe la du flankoj akordiĝis pri tio, ke Usono plenumos sian promeson iom post iom nuligi tarifojn aldonitajn sur varoj el Ĉinio.


Ĉinio opinias, ke la interkonsento ĝenerale konformas al la direkto de Ĉinio pri profundigo de reformo kaj malfermo kaj al interna postulo de Ĉinio pri altkvalita disvolvado de ekonomio. Efektivigo de koncernaj enhavoj de la interkonsento kontribuos por plifortigo de protektado de intelekta proprieto, plibonigo de komerca medio kaj plivastigo de merkat-eniro. La interkonsento povos konservi laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de diversaj entreprenoj, inkluzive de fremdlandaj entreprenoj en Ĉinio, kaj helpos protekti laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj en komercado kun usonaj paraleluloj.


La du flankoj decidis, ke ili kiel eble plej rapide plenumos la necesan proceduron pri leĝa ekzameno, traduko kaj korektado kaj konsiliĝos pri oficiala subskribo de la interkonsento.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments