El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zamenhofa Tago en Pekino (II)

| 2019-12-18
Bookmark and Share



La 14-an de decembro en Pekino okazis festado por la 160-a datreveno de la naskiĝtago de Zamenhof. La festado kun partopreno de pli ol  30 esperantistoj estis organizita de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA). Posttagmeze tiu-tage, junaj kaj maljunaj esperantistoj kunsidis por interŝanĝi opiniojn kaj rakontojn pri Esperanta vivo.


Zhu Mingyi


Zhu Mingyi, konata veterano, rakontis pri sia amika kontaktado kun germana esperantistino. Naskiĝinte en Qingdao de Ĉinio en la 19-a jarcento, ŝi amegis la landon kaj ĉiam sopiris pri ĝi post reveno al Hamburgo. Dank’ al Esperanto ŝi konatiĝis kun ĉinaj esperantistoj, kaj dank’ al la pordmalfermo de Ĉinio ŝi refoje venis al Qingdao kaj vizitis sian iaman hejmon. La afero okazis antaŭ dekoj da jaroj, sed nun, kiam sinjoro Zhu rakontas pri la germana amiko, li larmis. La aŭskultantoj kortuŝiĝis ne nur pro la profunda amo de la kara germana avino al Ĉinio, sed ankaŭ pro la helpemo kaj amikeco inter ambaŭlandaj esperantistoj kaj neesperantistoj.


Wang Yanjing


Sekve, Wang Yanjing, per multaj fotoj prezentis la “historieton” de la partoprenado de ĉinaj esperantistoj en la Internacia Koresponda Go-turniro en Esperanto (ludita sur tabulo kun 169 krucpunktoj) iniciatita de esperantisto de Germana Demokratia Respubliko en 1987. Post 3 jaroj la turniro estis ĉesigita pro kelkaj kaŭzoj, inkluzive de la unuiĝo de Germanio. Wang montris ankaŭ mirindajn kaj memorindajn objektojn faritajn de esperantistoj. La objektoj spegulis kulturajn interŝanĝojn per Esperanto antaŭ 20 kaj 30 jaroj.


Zheng Bocheng


Zheng Bocheng rakontis, kiel li, per Esperanto, retrovis sian iaman kunlernantinon: li perdis la poŝtadreson de sia iama kunlernantino kaj memoris nur, ke ŝi migris al Aŭstralio. Do li provis peti helpon de aŭstraliaj esperantistoj. Mirinde estas, ke oni trovis ŝian nomon en la telefonnumera listo. Kun danko kaj ĝojo, li verkis artikolon kaj sendis ĝin al la revuo Esperanto por kunĝui la ĝojon kun tutmondaj esperantistoj.


Yu Jianchao


Sekve parolis prezidanto de PEA Yu Jianchao, kiu atentigis esperantistojn pri tio, ke la 15-a de decembro estas ankaŭ Esperanta Libro-Tago. Kiel aktivulo en legado de E-libroj kaj diskonigo pri legado, ŝi retrorigardis la eldonadon de libroj pri kaj en Esperanto, kaj tradukadon de E-libroj en la nacian lingvon. Krome, ŝi rakontis ankaŭ pri la interesa afero, ke la interŝanĝo inter Ĉinio kaj Kroatio komenciĝis en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj ĝuste tiam ĉina esperantisto Li Guangtian ĉinigis kroatan E-libron.


Poste, Tan Xiuzhu, Nan Youli, Liu Junfang kaj aliaj veteranoj parolis pri siaj rakontoj kun Esperanto. Ilin sekvis Gao Shuyuan, juna redaktoro de EPĈ, kiu parolis pri siaj laboroj. Laŭ ŝi, raporti, intervjui, redakti Esperante estas interesa kaj impresprofunda laboro.



La verda standardo estas heredita de veteranoj al gejunuloj. Kvankam junaj esperantistoj ne estas tre lertaj en uzado de la lingvo, ili klopodos por realigi la idealon de Esperanto.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments