El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel fari ĉinajn sigelojn?

| 2019-12-18
Bookmark and Share


Turistoj en Ĉinio kutime rimarkas, ke sigeloj troviĝas ĉe ĉiuj pecoj de tradiciaj artaj verkoj, kaj en ĉinaj muzeoj sigeliloj estas multaj. En multaj vendejoj en Ĉinio oni skulptas vian nomon sur sigelstampilo, kiu fariĝas bela memoraĵo por kunporti hejmen. Sed kiel oni faras ĉinajn sigelilojn? Instruistino Fatima Gao instruas tiun arton en Pekino, kaj montris ĝin al raportisto de El Popola Ĉinio.



Unue necesas glatigi la skulptotan surfacon per cirklaj movoj.



Poste oni surpapere desegnas la sigelon per specialaj signoj, malsamaj ol tiuj uzataj en ĉina manskribado. Ekzistas pluraj malsamaj stiloj de signoj por sigeloj.



La bildo sur la dorso de la papero estas negativo de la sigelo. Ĝin oni kopias sur la skulptota surfaco.



Jen la tempo por skulpti! Akra tranĉileto malrapide tranĉas la ŝtonon.



Sekve per peniko oni forigas la postlasitan pulvoron.



Fine oni batas la flankon de la sigelilo por difekteti ĝiajn bordojn. Tion oni faras pro estetiko: skulptado artefarita estas plena de malperfektaĵoj, pro tio ĝi ne kongruas kun rektaj bordoj.



Sigelilo estas preta, nun estas tempo testi ĝin. Necesas delikate tuŝi la inkon per la sigelilo diversfoje.



Sekve necesas firme premi la sigelilon sur la papero.



Sigelilo gluiĝas al la papero, kaj la kovrilo de inkujo estas uzata por disigi la inkon sur la papero kaj perfektigi la sigelon.



Sigelo estas preta!


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments