El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova haveno Hengqin al Makao

| 2019-12-19
Bookmark and Share

Februare 2017 oni komencis konstruadon de la nova haveno Hengqin kaj trafika centro en la urbo Zhuhai de la provinco Guangdong en suda Ĉinio kaj nun la haveno estas finkonstruita. La haveno havos novan manieron de komuna kontrolo por mallongigi la tempon por trapasi doganejon. Laŭprojekte la haveno kapablas akcepti pasaĝerojn je 222 mil hom/fojoj tage. Ĝi ege faciligos veturadon de homoj inter la ĉeftero de Ĉinio kaj ĝia Makao.


La nova haveno Hengqin kaj la ponto Lianhua (fotita de Jin Liangkuai, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


La nova haveno Hengqin (fotita de Jin Liangkuai, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Memserva trairejo en la haveno Hengqin (fotita de Jin Liangkuai, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Memserva trairejo en la haveno Hengqin (fotita de Jin Liangkuai, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


La malnova haveno en Hengqin, malfermita en 1999, kunligis la Makao-an Specialan Administran Regionon kun la Hengqin-a Nova Distrikto en la urbo Zhuhai. Kiel ekzempla projekto por esplori novajn kunlaborojn inter Zhuhai kaj Makao, kadre de "unu lando, du sistemoj", la nova haveno multe helpos al disvolvado de Zhuhai kaj regiono en okcidenta bordo de Zhujiang-rivero kaj akcelos la profundan kunlaboron inter Guangdong, Hongkongo kaj Makao. 


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments