El Popola Ĉinio>头条新闻>

Makao bone disvolviĝis en la pasintaj 20 jaroj

| 2019-12-20
Bookmark and Share

Vizitantoj ĉe la Ruinoj de la katedralo Sankta Paŭlo en Makao (Fotis Du Yu, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.)


La 20an de decembro en Makao okazis celebrado pri la 20a datreveno de la reveno de Makao al la patrolando.


Antaŭ la reveno al la patrolando, la ekonomio de Makao malkreskis dum la sinsekvaj kvar jaroj. Estis malpli ol ok milionoj da vizitoj al Makao kaj senlaboreco kalkuliĝis al 6,4% en 1999.


Vizitantoj ĉe oblikva strateto apud la Ruinoj de la katedralo Sankta Paŭlo en Makao (Fotis Du Yu, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.)


En la pasintaj 20 jaroj Makao multe progresis. La malneta produkto de Makao kreskis de 51,9 miliardoj da makaaj dolaroj (= 6,1 miliardoj da usonaj dolaroj) en 1999 al 444,7 miliardoj da makaaj dolaroj (= 54,6 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2018.


La raporto Indico de Ekonomia Libereco publikigita ĉijare montras, ke Makao okupas la 34an lokon inter 180 ekonomioj tutmonde kaj la 9an lokon inter 43 ekonomioj de Azi-Pacifiko. Pro tio Makao fariĝis unu el la plej viglaj mikroekonomioj en la mondo. Modera diverseco de ekonomio estas fruktodona, kaj disvolviĝas la kampoj de hazardludoj, turismo, ekspozicioj, restoracioj, hoteloj kaj detala vendado.


Fotado ĉe la Fiŝkaptista Kajo en Makao (Fotis Wang Shen, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.)


Kial la antikva urbeto estas tiom vigla kaj atentokapta?


Amikec-ponto de Makao (Fotis Du Yu, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.)


Fu Ziying, direktoro de la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la Makao-a Speciala Administra Regiono, diris: "La sukceso de Makao ĉefe rezultas el sekvado kaj plenumado de la tri 'persistoj' emfazitaj de la ĉina prezidanto Xi Jinping -- persisti en ampleksa kaj preciza kompreno kaj plenumo de 'unu lando, du sistemoj' kaj agi laŭ la konstitucio kaj la baza leĝo; persisti en ekonomia disvolvado kaj plibonigo de la popola vivo; persisti en inkluziveco, interhelpo kaj akcelo de vasta unuiĝo surbaze de la amo al la patrolando kaj Makao."  


La templo A-Ma de Makao (Fotis Zhang Jinjia, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.)


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments