Ĉinino proponis geedziĝon al koramiko per loĝejo kaj aŭto

| 2019-12-23
Bookmark and Share

24-jara ĉinino Xiaojin kaptis atenton de retanoj post nekutima faro: ŝi preparis surprizon al sia koramiko kaj proponis al li geedziĝon per ĵus aĉetita loĝejo kaj ŝlosilo de nova aŭto. Li jesis al ŝia propono. En Ĉinio, kutime estas la familio de la fianĉo kiu sponsoras aĉetadon de loĝejo kaj aŭto por la novaj geedzoj, sed ĉifoje la sponsorado estas de la familio de la fianĉino. Kelkaj retanoj laŭdis ŝian agon, dum aliaj akuzis ŝin “aĉeti” edzon aŭ simple komentis, ke sincera amo ne postulas posedaĵojn. Kion vi opinias? komentu sube.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Guide In China


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments