Kial ĉinoj donacas pomojn dum Kristnasko?

| 2019-12-25
Bookmark and Share

Kristnasko alvenis, kaj multaj eksterlandanoj ne komprenas kial ĉinoj ligas tiun ĉi feston al bildoj de pomo kaj donacas pomojn al amikoj. La kialo estas tre interesa: Kristnaska antaŭvespero nomiĝas "Ping'an Ye" (平安夜) en la ĉina lingvo, kio signifas “paca nokto” aludo al la fama Kristnaska kanto. Pomo en la ĉina nomiĝas "píngguǒ" (苹果), kaj sonas tre simile al la vorto paco, "Ping'an" (平安). El tiu koincido kreiĝis la tradicio donaci pomojn al amikoj dum kristnaska antaŭvespero, kaj en multaj ĉinaj bildoj kaj ornamaĵoj rilataj al Kristnasko troviĝas pomoj. El Popola Ĉinio deziras al vi feliĉan Kristnaskon!






Verkis: Rafael Henrique Zerbetto

Fotoj el interreto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments