Kio okazas kiam vi rete aĉetumas dum vintro?
Reta aĉetado estas populara en Ĉinio, eĉ likvaĵojn kaj kremojn oni ofte aĉetas per interreto kaj ricevas hejme. Lastatempe, tamen, malvarmego en nordorienta Ĉinio malfaciligas la vivon de retaĉetantoj. Jen kelkaj fotoj pri kio la malvarmego povas fari al viaj aĉetaĵoj, kaj nia konsilo estas: evitu retaĉeti likvaĵojn dum vintro!
Frostitaj kontaktolensoj aspektas kiel monstro
Sezamoleo fariĝis sezamkremo
Ne necesas meti tiun trinkaĵon en fridujon
Praktikado de kaligrafio povas esti iom malfacila dum vintro
Ĉu vi ŝatas vinberglaciaĵon?
Mi preferas ne manĝi omleton hodiaŭ...
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fotoj: Guide In China
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat