El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio reduktos tarifojn de partaj importaĵoj

| 2019-12-25
Bookmark and Share


Lastatempe la Dogan-Tarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis cirkuleron pri reduktiĝo de tarifoj de fridigita porkaĵo, avokado, aŭto-akcesoraĵoj kaj aliaj importaĵoj. Tio montras, ke Ĉinio firme antaŭenpuŝas reformon kaj malfermon kaj altkvalitan disvolvadon de ekonomio kaj donas forton al disvolvado de malferma monda ekonomio.


Pri ĝustigo de provizoraj tarifoj de importaĵoj, ekde la 1a de januaro venontjare Ĉinio modere reduktos tarifojn de ĉiutagaj konsumaĵoj, alt-teknikaj ekipaĵoj kaj akcesoraĵoj, krudaj materialoj kaj pli ol 150 specoj de lignaj kaj paperaj produktoj; pri ĝustigo de tarifoj de plej favorataj landoj, ekde la 1a de julio venontjare Ĉinio plenumos la kvinan tarif-reduktadon de plej favorataj landoj sur informatikaj varoj.


Menciinde, ke Ĉinio plue efektivigos favorajn tarifojn por varoj el la plej malevoluintaj landoj, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kaj interŝanĝis rilatajn dokumentojn tiuflanke. Tio plene reflektas inkluzivan disvolvadon de Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments