El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

La suda akso de Pekino prezentas la 800-jaran historion de la antikva urbo

| 2019-12-25
Bookmark and Share


La 22-an de decembro, ĉe Yongdingmen-pordego, situanta sude de la ekstera ĉirkaŭmuro de Pekino, okazis lanĉa ceremonio de la turisma itinero laŭ la suda akso de Pekino. La itinero inter Yongdingmen-pordego kaj Zhengyangmen-pordego, la plej granda urbpordo en Pekino, estas lanĉita de la Pekina Junulara Turisma Agentejo, celante kontribui por fari pekinan akson Monda Kultura Heredaĵo.


La akso montras la unikan kulturon de Pekino. Sur la akso estas la Malpermesita Urbo, kiu estas simbolo de imperiestra potenco, kaj apud ĝi estas stratoj, kie loĝas ordinaraj civitanoj. Vojaĝante laŭ la akso, oni povas sperti la antikvan historion de Pekino, kulturon de imperiestra urbo kaj apartan kulturon de la urbo.


Redaktoro: Gao Shuyuan   


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments