El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio antaŭenpuŝas plurflankan kunlaboron

| 2019-12-25
Bookmark and Share

La 24an de decembro gvidantoj de la tri landoj antaŭ la kunveno (Foto de Yao Dawei, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Matene de la 24a de decembro en la urbo Chengdu de sudokcidenta Ĉinio, ĉina ĉefministro Li Keqiang, sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj japana ĉefministro Shinzo Abe ĉeestis la Okan Kunvenon de Gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj ili interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro inter la tri landoj kaj pri regionaj kaj internaciaj aferoj. 


En la kunveno publikiĝis Triflanka Kunlabora Perspektivo por la Venonta Jardeko, listo de fruaj atingoj de "Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio plus X" kaj aliaj fruktaj dokumentoj. La tri landoj reasertis klopodi por konservado de libera komerco kaj plurflankismo kaj akcelo de intertraktado pri libera komerco inter la tri landoj surbaze de la rezulto de la Interkonsento pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco. La tri landoj eligis al la ekstera mondo "fortan voĉon" por antaŭenigi plurflankan kunlaboron.


Ĉi-jaro markas la 20an datrevenon de stariĝo de kunlabora mekanismo de la tri landoj, kaj estis starigita la kunlabora kadro kun kunveno de gvidantoj kiel kerno kaj 21 ministeri-nivelaj kunvenoj kaj pli ol 70 dialogoj kiel apogo. Pasintjare la komerca sumo inter la tri landoj superis 720 miliardojn da usonaj dolaroj, reciproka invest-sumo -- 11 miliardojn da usonaj dolaroj kaj vizitoj de homoj inter la tri landoj -- 31 milionojn. Kunlaboro inter la tri landoj ludis gravan rolon en akcelo de ekonomia kresko de la regiono, de la mondo kaj en la procezo de regiona integriĝo.


Protektismo, unuflankismo kaj hegemoniaj agadoj kontraŭflue moviĝas. Iuj landoj altigas doganajn tarifojn, starigas komerc-enketojn kaj alprenas aliajn rimedojn por subpremi aliajn landojn en komerco, malordigi la mondan administradon kaj minaci la mondajn pacon kaj stabilecon. Sur tiu ĉi fono, estas grave, ke la tri landoj -- la plej influaj aziaj ekonomioj en la mondo -- fortigu kunordigon, konsiliĝon kaj intiman kunlaboron.


Dum la kunveno la tri landoj reasertis subtenon al plurflanka komerco kaj emfazis kunajn klopodojn por kiel eble plej frue subskribi la Interkonsenton pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kio sendube aldonos novan movforton al la intertraktado de la tri landoj pri libera komerco, kuna konservado de plurflankismo kaj liberkomerca sistemo, kaj estos utila al disvolvado de la tri landoj kaj al prospero kaj stabileco de la regiono.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments