El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

Nur 20% da biciklantoj plenumis tiun itineron en Ĉinio

| 2019-12-26
Bookmark and Share

La 25-a de decembro estis la 65-a datreveno de la ekfunkcio de sichuan-tibeta ŝoseo en sudokcienta Ĉinio. La ŝoseo inter Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, kaj Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, longas je pli ol 2 000 kilometroj.  



La ŝoseo estas neimageble bela kvazaŭ el fabelo. Ĝi ankaŭ estas la plej danĝera ŝoseo en Ĉinio.



Oni per biciklo bezonas 22 tagojn plenumi la sudan itineron de la ŝoseo, kaj 7 tagojn per aŭto. Laŭ statistiko de biciklantoj, nur 20% da homoj bicikle plenumis la vojaĝon sen helpo de alispeca veturilo.


Pli ol 3 000 soldatoj mortis dum konstruado de la ŝoseo pro kompleksa topografio, altituda malsano kaj katastrofo.      


Apud la Nujiang-Ponto en Baxoi-gubernio, Tibeto, staras pont-piliero omaĝe al soldato, kiu pro laciĝo falis en konstruatan pilieron.


Ekfunkciis la ŝoseo en la 25-a de decembro 1954. De tiu dato, la ŝoseo multe kontribuis por disvolvado kaj modernigo de Tibeto.


Tibetano laboranta en moderna legom-kultivejo en Sichuan


Neniu memoras, kiom da fojoj oni rekonstruis la ŝoseon en la pasintaj 65 jaroj, tamen saĝo kaj kuraĝo de la ŝoseo-konstruantoj ĉiam restas.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments