El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Ĉina junulo fotis pli ol 70 glaĉerojn en sep jaroj

| 2019-12-26
Bookmark and Share

La 6-an de decembro, en la 25-a Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo en Madrido, Hispanio, la 29-jara ĉina junulo Wang Xiangjun prezentis al ĉeestantoj siajn fotojn pri glaĉeroj, esperante, ke pli da homoj atentos klimatŝanĝiĝon kaj partoprenos en protektado de medio.


Wang Xiangjun (la dua de dekstre) en la konferenco


Ekde 2012, Wang Xiangjun laboris, vojaĝis kaj poste enamiĝis en fotado de glaĉeroj. Wang Xiangjun diris, ke la vivkondiĉoj de lia familio ne estas bonaj, kaj liaj gepatroj havos grandan premion, se lia pli juna frato kaj li daŭrigos studadon en lernejo. 



Li naskiĝis en 1990 en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. En sep jaroj li vizitis pli ol glaĉerojn sur neĝkovritaj montoj. Li kolektis multajn fanojn pro video-dissendado en la interreto, kaj retanoj intime nomas lin "frato glaĉero".


Li diris, ke li uzos pli da tempo fotadi glaĉerojn.


"Multaj homoj ne scias kio estas glaĉero nek la signifon de glaĉera fandiĝo." Wang Xiangjun esperas sciigi la publikon, ke glaĉeroj estas fontoj de grandaj riveroj. Sen glaĉero, ne plu ekzistos fonto de tiuj riveroj.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments