Lasta suna eklipso de kuranta jaro
La 26-an de decembro, parta eklipso de suno je malsamaj gradoj estis observebla en diversaj lokoj de Ĉinio, kaj la tuta procezo daŭris preskaŭ du horojn.
Parta eklipso de suno en Pekino en la 26-a de decembro
La eklipso komenciĝis de Mez-Oriento. Tra la suda punkto de Barato kaj Srilanko, Indonezio, Singapuro, Malajzio kaj aliaj landoj en sudorienta Azio, ĝi finiĝis ĉe la okcidenta Pacifiko. Ĉe la okcidenta Pacifiko oni povis vidi la ringan eklipson. Ekster tiu regiono kaj najbaraj lokoj oni povis vidi nur partan eklipson. Tio estis la lasta eklipso de suno de la kuranta jaro.
Ringa eklipso de suno en Batam de Indonezio en la 26-a de decembro
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat