Trafikpolicano en "Arkto de Ĉinio"
Matene de la 29-a de decembro, en la urbo Mohe de la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio, trafikpolicano direktis trafikon sub glacia nebulo.
La urbo Mohe estas kromnomata la "Arkto de Ĉinio". De 7:30 ĝis 8:30 ĉiumatene en la mezo de vintro, la temperaturo povas esti 40 celsiaj gradoj sub nulo, kaj ofte aperas "glacia nebulo", tial la videbleco estas nur cent metroj.
Por certigi la sekurecon de homoj, trafikpolicanoj en Mohe-urbo devas ĉiumatene deĵori subĉiele en ekstreme malvarma vetero.
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments