Fremdaj amaskomunikiloj: La Leĝo pri Fremda Investo estas delonge atendata

| 2019-03-14
Bookmark and Share


Posttagmeze de la 8a de marto, en la dua plena kunsido de la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso oni aŭskultis klarigon pri la projekto de la leĝo pri fremda investo; matene de la 12a de marto dum la tria plena kunsido, delegacioj okazigis plenajn kaj grupajn kunsidojn por ekzameni la projekton kaj matene de la 15a, en la kvara plena kunsido oni voĉdonos ĝin.



Laŭ rusa ĵurnalo Vedomosti, ĉina ĉefministro Li Keqiang anoncis multajn politikojn por stimuli ekonomion kaj antaŭenpuŝi ampleksan kaj altnivelan malfermon.


Laŭ singapura ĵurnalo The Straits Times, ĉina ĉefministro Li Keqiang montris, ke Ĉinio altigos travideblecon de siaj politikoj kaj garantios unuecon dum ilia plenumado por krei merkatan medion, en kiu oni egale traktas en- kaj eksterlandajn entreprenojn kaj liveras al ili justan kaj sendistingan konkuran etoson. Ĝi konstatis: "Investa medio en Ĉinio certe estos pli kaj pli bona, kaj fremdaj entreprenoj havos pli da ŝancoj por disvolvado en la lando."



Usona novaĵ-agentejo AP (The Associated Press) diskonigis, ke Ning Jizhe, vicdirektoro de Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado, menciis en gazetara konferenco, ke la projekto de la leĝo pri fremda investo klare difinas ke Ĉinio laŭleĝe protektas la intelektan proprieton de fremdaj investantoj kaj entreprenoj, kaj ke deviga teknologia transdono estas malpermesita. La leĝo certe pli amplekse kaj pli forte protektos la rajtojn kaj interesojn de fremdaj investantoj.  



Franca novaĵ-agentejo AFP (Agence France-Presse) montris ke la leĝo garantias al fremdaj entreprenoj, escepte de tiuj kun negativa listo, esti same traktataj kiel ĉinaj entreprenoj en multaj kampoj. Ĝi raportis, ke tiu leĝo, longe atentata kaj atendata, estigos radikalan ŝanĝon al fremdaj investantoj kaj kontribuos por solvi demandojn de fremdaj entreprenoj. Fremdaj investantoj intervjuitaj de AFP esprimis siajn subtenojn al la leĝo kaj atendas pliajn detalojn.



Laŭ artikolo el japana ĵurnalo Nikkei Asian Review, la leĝprojekto montras la firman decidon de Ĉinio pri daŭra malfermo. Kanalo 1 de la rusa televidstacio raportis: "La leĝo pri Fremda Investo ellasas la signalon, ke Ĉinio ne estigas kromajn barierojn kaj malfermas sian ekonomion al fremdaj investantoj."


Redaktoro: Gao Shuyuan 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments