Liu Huaqin: La Leĝo pri Fremda Investo kaj estonta kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio

| 2019-03-15
Bookmark and Share


La 12-an de marto, ĉina gazeto China Pictorial kaj rusa novaĵagentejo Sputnik News kunokazigis videan intervjuon inter Pekino kaj Moskvo kun la temo "Ĉina ekonomio daŭrigos sian miraklon aŭ alfrontos krizon".


Dum la intervjuo, Liu Huaqin, supera esploristo de la Akademio de Internacia Komerco kaj Ekonomio de Ĉina Ministerio pri Komerco, per ekzemplo pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio, klarigis la gravajn signifojn de la multe atentata Leĝo pri Fremda Investo en antaŭenpuŝo de ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj aliaj landoj. 


Ŝi montris, ke la leĝo kreas favorajn kondiĉojn por efektivigo de kunlaboraj projektoj inter Ĉinio kaj Rusio. Antaŭe, pro nesufiĉa malfermo de ĉina merkato, por kolekti Pando-obligacion en Ĉinio, la firmao Rusa Aluminio (Russian aluminum) bezonis ĉirkaŭ du jarojn por plenumi necesajn formalaĵojn. La Leĝo pri Fremda Investo, strikte difinas kaj simpligas procezojn de ekzameno kaj aprobo kaj reduktas multajn ĝenojn. Ĝi faciligos monkolektadon de rusaj entreprenoj en Ĉinio.


La publikiĝo de la leĝo ankaŭ estas grava por la kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio. Ĉi-jare Ĉinio kaj Rusio subskribis Memorandon pri Kunlaboro en Sektoro Serva, kaj Rusio tre interesiĝas pri kunlaboro en tiu kampo. La leĝo ne nur kontribuos por malfermo de sektoro serva, sed ankaŭ estos grava leĝ-garantio por la dulandaj kunlaboroj en tiu kampo. Do, la leĝo estas tre grava por faciligi investadon de rusaj entreprenoj en Ĉinio kaj antaŭenpuŝi transformadon kaj progreson de la duflanka kunlaboro kaj akceli disvolvadon de ambaŭ landoj.   


Redaktoro: Gao Shuyuan 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments