Fermiĝis la dua sesio de la 13-a TPK

| 2019-03-18
Bookmark and Share


La 15an de marto, fermiĝis la dua sesio de la 13-a TPK (Tutlanda Popola Kongreso) en la Granda Popola Halo de Pekino.


Li Zhanshu, konstanta kaj plenuma prezidanto de la prezidantaro de la dua sesio de la 13-a TPK prezidis la ferman kunvenon.


Sidis en la podio, Xi Jinping, Li Keqiang, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng, Wang Qishan kaj membroj de la prezidantaro de la sesio.


Partoprenis en la ferma kunveno 2948 TPK-reprezentantoj.



En la kunveno, estas aprobitaj rezolucioj de la dua sesio de la 13-a TPK pri registara laborraporto kaj la Leĝo pri Fremda Investo, kiu estos ekefektivigita en la 1-a de januaro 2020.


En la kunveno, estas aprobitaj rezolucioj de la dua sesio de la 13-a TPK pri plenumado de la plano pri nacia ekonomio kaj socia disvolvado en 2018 kaj plano pri nacia ekonomio kaj socia disvolvado por 2019, pri efektivigo de centra kaj loka buĝetoj en 2018 kaj centra kaj loka buĝetoj por 2019.


En la kunveno, estas aprobitaj ankaŭ rezolucio de la dua sesio de la 13-a TPK pri laborraporto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, tiu pri laborraporto de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj tiu pri laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments