El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina konstanta reprezentanto en UN alvokas Usonon kaj Iranon sin deteni

| 2020-01-10
Bookmark and Share


La 6-an de januaro, laŭ la loka tempo, responde al la intensiĝo de la nuna konflikto inter Usono kaj Irano, Zhang Jun, ĉina konstanta reprezentanto en Unuiĝintaj Nacioj, diris al amaskomunikiloj, ke Ĉinio atentas pri tio, kaj la nuna plej urĝa afero estas eviti malboniĝon kaj neregiĝon de la situacio en la regiono de Persa Golfo. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN, Ĉinio aktive faras diplomatiajn agojn tiucele.


Ĉinio kontraŭstaras misuzon de militforto en internaciaj rilatoj. La milita risko de Usono malobservas la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj pliseverigas regionan streĉitecon. Ĉinio urĝas Usonon ne misuzi militforton, kaj alvokas ĉiujn flankojn agi prudente kaj klopodi por solvi la problemon per dialogo. Samtempe, oni devas respekti la suverenecon, sendependecon, unuecon kaj teritorian integrecon de Irako.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments