Translokiĝis 1,88 milionoj da malriĉaj loĝantoj en Guizhou, Ĉinio

| 2020-01-15
Bookmark and Share

Translokiĝis 1,88 milionoj da malriĉaj loĝantoj! Tio estas informo el Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio, en la 23-a de decembro pasintjare.


Guizhou translokis 1,88 milionojn da malriĉaj loĝantoj kaj fariĝis la provinco, kies nombro de translokiĝintoj estas la plej granda en Ĉinio kaj superas kvinoblon de la totala loĝantaro de Islando. La translokado plenumiĝis dum 4 jaroj kaj pli ol 95% de la translokiĝintoj estis aranĝitaj kolektive en urboj, tio deradike eliminos malriĉecon.


Forlasi montaron kaj havi novan loĝejon en urbo


Guizhou, kies 92.5% de la areo estas okupata de montaro aǔ montetoj, estas la nura senebenaĵa provinco en Ĉinio. Tio ne nur ĝenas vojaĝon de lokanoj, sed ankaǔ malhelpas ilian liberigon de malriĉeco. En 2015, Guizhou havis 9 mil malriĉajn vilaĝojn kun 4 930 mil loĝantoj, kaj ĝia nombro de malriĉuloj estis la plej granda en Ĉinio.


Konsiderinte la realon de la provinco kaj longperiodan profiton por la popolamasoj, Guizhou persistas en la politiko transloki la malriĉajn loĝantojn kaj senĉese plivastigas ilian vivspacon por deradike ŝanĝi iliajn produktajn kaj vivajn kondiĉojn kaj liberigi ilin de malriĉeco. En la 2-a de decembro 2015, Guizhou komencis la translokadon.


La komunumo Guiyun por translokiĝintoj en la gubernio Congjiang de Guizhou (fotita de Yang Wenbing, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Nova komunumo Longjiang en la urbo Tongren (fotita de Ou Dongqu, raportisto de  la novaĵ-agentejo Xinhua)


Sed, laŭ la tradicia kutimo, ĉinoj ne volas transloĝiĝon. Estis tre malfacile transloki milionon da homoj dum tiom mallonga periodo! Por persvadi la loĝantojn, dek miloj da lokaj kadroj iris al kamparo kaj al hejmoj de la kamparanoj, kaj finfine, la translokado estas komprenita de la vilaĝanoj.


Riĉiĝas diversnaciaj popolanoj


“Kiel ni vivus en urbo forlasinte la kampon?” Tio estis demando metita de ĉiu translokiĝinto, kaj estis ankaǔ la plej granda malfacilaĵo por la lokaj kadroj. La dungiteco decidas, ĉu la translokiĝintoj havas stabilan vivon.


Ĝojige estas, ke dank' al la kuna klopodado de diversaj flankoj, la diverseca dungiĝo trankviligis tiujn loĝantojn. Ekzemple, en la malriĉa gubernio Congjiang, por dungiĝo de translokiĝintoj, la loka registaro ne nur disvolvis plantadon de pasifloroj kaj aliajn apartajn industriojn, sed ankaǔ strebis por subvencii homojn, kiuj laboras ekster la gubernio, per starigo de specialaj trejnado kaj kooperativo por servi al la malriĉaj homoj. 


Elektrista trejnado por translokiĝintoj en la komunumo Guiyun de la gubernio Congjiang (fotita de Yang Wenbing, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)  


Translokiĝinto lernanta brodadon en la komunumo Guiyun (fotita de Yang Wenbing, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Slojdo en infanĝardeno por translokiĝintoj en la gubernio Zheng'an (fotita de Yang Wenbing, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Translokiĝintoj brodantaj en la urbeto Ameiqituo de la gubernio Qinglong (fotita de Yang Wenbing, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Dank' al la kolektiva aranĝo de la translokiĝintoj, plimultiĝas ŝancoj por dungado. Post la translokiĝo, iuj homoj havas pli grandan spacon por vivtenado. Por krei al virinoj pli da laborpostenoj, la gubernio Ceheng starigis industriojn, kiel ŝpinado, teksado, brodado kaj farado de etnaj kostumoj. 


Popolanoj eniĝas en novan epokon


Por helpi la translokiĝintojn kiel eble plej frue konformiĝi al la nova medio, la loka registaro ĝustatempe starigis kaj plibonigis organizojn de administrado, societoj kaj loĝantara memregado.


Laǔ la statistiko farita de la provinca migranta oficejo, en 2019 Guizhou konstruis kaj rekonstruis 197 infanĝardenojn kaj lernejojn; starigis 326 kuracejojn kaj konstruas 12 kuracejojn, kiuj fundamente plenumis postulojn de la translokiĝintoj pri kuracado; konstruis 290 komunumajn serv-centrojn, 215 servejojn por maljunuloj kaj 184 infan-centrojn.


Nun la provinco plenforte estigas sistemojn de baza publika servo, trejnado kaj dungado, komunuma administrado kaj rilataj aferoj por iri al bonhava socio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments