El Popola Ĉinio>头条新闻>

Urbo tiom bela, ke imperiestro translokigis pecon de ĝi al Pekino

| 2020-01-15
Bookmark and Share

Alveninte en Ĉinio, en 2015, mi apenaŭ sciis pri la urbo Suzhou, en ĉina provinco Jiangsu. Estis dum vizito al Somera Palaco de Pekino, ke tiu nomo speciale kaptis mian atenton: apud la norda pordego de Somera Palaco troviĝas Suzhou-strato, kiu impresis min pro sia nekutima beleco: belaj domoj kun plurkoloraj bendoj apud kanalo, boatoj parkitaj, ĉarmaj pontoj kaj lotusoj kune kreis pejzaĝon mirindan, kvazaŭ Venecio kun ĉinaj trajtoj.


Suzhou-strato en la Somera Palaco de Pekino: ja bela, sed ĉu ĝi vere similas al Suzhou?


Mi volis legi pli pri tiu loko kaj malkovris interesan amrakonton malantaŭ ĝi: dum vizito al Suzhou, imperiestro Qianlong sin vestis kiel pilgrimanto kaj vizitis bonzinejon, kie li enamiĝis al belega bonzino. Li ne povis publike akcepti ŝin kiel konkubino, ĉar ŝi estis bonzino, do li ordonis konstruadon de Quanzong-templo por ŝi, kiu estis venigita al Pekino kaj fariĝis sekreta konkubino de la imperiestro. Post kelkaj jaroj ŝi malsaniĝis kaj diris, ke la malsano estas pro sopiro al sia devenurbo. La imperiestro promesis al ŝi kunvojaĝon al Suzhou post duonjaro. Ilia vojaĝo, tamen, daŭris nur unu horon, kaj elirinte la kaleŝon ŝi vidis riveron ĉirkaŭitan de vendejoj vendantaj varojn el Suzhou, kun preterpasantoj kaj vendistoj interbabilantaj en la Suzhou-a dialekto. La imperiestro ne nur ordonis la konstruadon de tiu strato, sed ankaŭ venigis varojn kaj translokigis vendejojn kaj homojn el Suzhou por “Suzhou-igi” eĉ pli tiun lokon. Onidire la belulino ŝategis tiun straton, kie ŝi povis babili kun la homoj en sia dialekto kaj gustumi Suzhou-ajn framdaĵojn.


Strato de Suzhou, kia ĝi aspektas nuntempe


Estas alia versio, laŭ kiu Suzhou-strato estis konstruita por festi la naskiĝtagon de la patrino de imperiestro Qianlong. Tio signifas, ke eble la bela amrakonto kiun gvidantoj ŝatas rakonti al turistoj estas nur onidiro, sed oni ankaŭ povas supozi, ke la naskiĝtago de lia patrino estis nur preteksto por kaŝi alian celon. Fakto estas, ke Suzhou-strato estis kreita por esti imitaĵo de komerca strato en Suzhou, kun homoj kiuj devis roli kiel vendistoj kaj aĉetantoj por krei merkatan etoson dum promenoj de imperiestro kun konkubinoj aŭ kun aliaj homoj de sia familio.


Laŭ paso de la tempo, tamen, mi plibonigis miajn konojn pri ĉina kulturo kaj komencis suspekti, ke Suzhou-strato en Somera Palaco ne estas fidinda imitaĵo de Suzhou: multaj domoj tie aspektas pekinecaj, speciale la tegmentoj malsimilas al tiuj de Suzhou-domoj. Cetere sur fotoj kiujn mi vidis de Suzhou, domoj ĉiam estas blankaj kun nigraj tegmentoj. Konstruintoj de Suzhou-strato eble neniam estis en Suzhou, kaj klopodis imiti ĝin surbaze de priskriboj kaj rakontoj, sed per lokaj materialoj kaj teknikoj. Aŭ ĉu eble oni modifis la konstruaĵojn kaj ilin farbis alikolore laŭ paso de la tempo? La originala Suzhou-strato estis forbruligita de brit-franca alianco en 1860 kaj rekonstruita poste, sed rekonstruita surbaze de kiuj kriterioj? Ĉu oni klopodis rekonstrui Suzhou-straton kia ĝi estis en Qianlong-a epoko aŭ kia ĝi estis en 1860?


Domo en Suzhou-strato de Pekino: Suzhou-aj lanternoj, sed pekinaj arkitekturaj trajtoj


Finfine mi havis oportunon viziti Suzhou kaj proprokule vidi tiun urbon, pri kies beleco mi delonge aŭdis: la konstruaĵoj ja sekvas sud-ĉinan arkitekturan stilon kaj havas plurajn unikajn trajtojn. La blankaj muroj kaj nigraj tegmentoj sekvas antikvan ĉinan koncepton pri ekvilibro inter jino kaj jango. Evidentiĝis por mi, ke malantaŭ Suzhou-a arkitekturo ekzistas aro da tradicioj kaj filozofiaj konceptoj, kiujn oni malobservis en la rekonstruado de pekina Suzhou-strato.


Suzhou-aj domoj: blankaj muroj kaj nigraj tegmentoj


Ne eblas krei kompletan imitaĵon de Suzhou en Pekino, ĉar la klimato kaj la vegetaĵaro estas malsamaj en ambaŭ urboj, sed tio ne estas kialo ne viziti Suzhou-straton: tiu vizitinda parto de Somera Palaco estas ja bela, kaj la amrakonto malantaŭ ĝi daŭre inspiras geamantojn fari sian plejbonon por ĝojigi amaton.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments