El Popola Ĉinio>头条新闻>

Robota restoracio en Kantono, Ĉinio

| 2020-01-19
Bookmark and Share


Antaŭ nelonge, la robota restoracio Foodom ekfunkciis en la urbo Kantono, Guangdong-provinco, suda Ĉinio. 



La restoracio sendepende disvolvis kernan teknikon, kiu ebligas uzadon de robotoj por distribuado de manĝaĵaj ingrediencoj, plado-aranĝo, kuirado kaj transdonado. Alivorte, la restoracio realigis sistemigitan planadon kaj inteligentan administradon. Liu Honghai, profesiulo pri robotiko, diris: "Laŭ mia scio, ĝi estas la plej altnivela kaj komplete sistemigita robot-restoracio en la mondo."


La restoracio estas ekipita per 46 robotoj, inkluzive de tiuj, kiuj kuiras, preparas trinkaĵojn, faras desertojn, surtabligas manĝaĵojn ktp.. Ili povas servi gastojn en ajna momento.


Post eniro en la restoracion, gastoj povas tuj senti la etoson de teknologio, ekzemple, la bonveniga roboto babilas kun gasto, aŭtonome gvidas la vojon, aŭtomate evitas obstaklojn kaj kondukas gastojn al taŭgaj tabloj; la trinkaĵ-prepara roboto povas oferti koktelon post mallonga tempo, kies gusto ne estas malpli bona ol tiu farita de homo. Kaj la hamburger-prepara roboto povas finfari hamburgeron en 90 sekundoj post la mendo.


Lin Chaodai, majstro pri kuirarto, rimarkigis, ke per normiga komputilo, robotoj povas igi gustojn de manĝaĵoj pli bonaj ol tiuj faritaj de homoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments