El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Iru kun Zhang Wei en Nov-Zelandon por koni E-kongreson de Aŭstralio kaj Nov-Zelando

| 2020-01-19
Bookmark and Share

La kongreso kaj somerkursaro de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj okazas en Aŭklando, Nov-Zelando, inter la 10-a kaj 19-a de januaro 2020. 




Pejzaĝo de Aŭklando


En la kongreso partoprenas ĉirkaŭ 40 esperantistoj el Aŭstralio, Nov-Zelando, Germanio, Usono, Hungario kaj Ĉinio. Inter ili estas Duncan Chartes, prezidanto de UEA, kaj Stefan MacGill, ĝia eks-vicprezidanto.  


Profesoro Duncan Chartes prelegas pri inter-kultura komunikiĝo


Dum 10 tagoj, ĉiumatene okazas baza kaj meza kursoj de Esperanto. Okazis ankaŭ diversaj prelegoj pri instruado, turismo, historio, muziko, Esperanto-movado en Oceanio, Seminario de Aktivula Maturigo ktp., dume homoj fojfoje faris ekskursojn kaj amuzaĵojn.


Vort-ludo


Partoprenantoj laborantaj por plibeligi la medion


Krom la regulaj agadoj, oni povas ankaŭ koni lokajn kutimojn kaj Esperanto-movadon. En Universitato de Aŭklando funkcias Esperanto-klubo, kies estro Mara estas tre aktiva esperantisto. Ŝi konigis, ke la klubo havas ĉirkaŭ 80 membrojn kaj agadas ĉiusemajne.  


Matene de la 14-a de januaro, partoprenantoj renkontiĝis por ekskursi al marbordo de Aŭklando.


Verkis kaj fotis: Zhang Wei

Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments