El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis pintperiodo de vojaĝoj por la Printempa Festo

| 2020-01-22
Bookmark and Share


La 10an de januaro komenciĝis la pintperiodo de la tutlandaj vojaĝoj por familiaj rekuniĝoj dum la tradicia ĉina festo -- Printempa Festo, kiu venos en la 25a de januaro ĉi-jare. Antaŭvide estos 3 miliardoj da enlandaj vojaĝoj dum la pintperiodo.


La Nacia Komisiono de Disvolvado kaj Reformo diskonigis, ke ĉi-jare la pintperiodo daŭros 40 tagojn, de la 10a de januaro ĝis la 18a de februaro, kaj antaŭvide estos 3 miliardoj da enlandaj vojaĝoj, interalie vojaĝoj per trajnoj kreskos je 8%, per aviadiloj -- je 8,4% kaj per ŝipoj -- je 9,6%.



Ĉi-jare estas multaj ŝanĝoj dum la pintperiodo. Ni vidu, kiuj ŝanĝoj okazas.


Elektronika bileto


Elektronikaj biletoj estas multe uzataj. Paperaj biletoj ne estas necesaj, kaj oni povas eniri staciojn per telefon-skanado aŭ identiga karto.


Ĉiuj stacioj por grandrapidaj trajnoj permesas uzadon de elektronikaj biletoj. La Grupo de Ĉina Fervojo konstatis, ke ĝis la 10a de januaro entute 1 020 fervojaj stacioj akceptis elektronikajn biletojn.


Rabatoj por inversaj vojaĝoj


En la lastaj jaroj, daŭre kreskas "inversaj vojaĝoj por la Printempa Festo". Tio signifas, ke pli da gejunuloj venigas siajn gepatrojn loĝantajn en aliaj lokoj al la urboj, kie la gejunuloj laboras, por la familiaj rekuniĝoj dum la Printempa Festo.


La fervoja sekcio proponas biletojn kun rabato por instigi la "inversajn vojaĝojn" kaj mildigi la trafikan premon du la Printempa Festo.


Provo por la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno


La Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno, kiu ekfunkciis en septembro pasintjare, estos provita dum la Printempa Festo.



La Ĉina Administracio de Civila Aviado informis en la 10a de januaro, ke la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno akceptos 1,9 milionojn da vojaĝoj dum la 40-taga pintperiodo de vojaĝoj por la Printempa Festo. Dume estas 312 flugoj ĉiutage, je 15% pli multe ol tiuj en ordinaraj tagoj.


Pag-stacioj ĉe provincaj limoj estis nuligitaj


Ekde nul horo de la 1a de januaro ĉi-jare, 487 interprovincaj pag-stacioj en 29 provincoj de Ĉinio estis nuligitaj.


Uzado de elektronikaj pag-aparatoj altigas efikecon de trapaso.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments