El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

La Jaro de Muso aǔ la Jaro de Rato?

| 2020-01-22
Bookmark and Share

Tuj alvenos la Jaro de Muso laŭ la ĉina lunkalendaro. Multaj anglalingvaj artikoloj tradukis "鼠年" en "year of rat" (Jaron de Rato), sed EPĈ kaj pluraj ĉinaj esperantistoj preferas "Jaron de Muso". Laǔ PIV, rato "faras gravan malutilon al homoj" kaj nur "kelkaj specoj de muso faras malutilon en homaj loĝejoj". Laǔ rakontoj kaj proverboj en nia Esperantujo, ŝajne muso pli "proksimas" al nia vivo. Do, tio estas kial ĉinaj esperantistoj preferas uzi "la Jaron de Muso" aŭ "Mus-Jaron".




Musforma kaseto, donaco ĉe la Printempa Festo 


Sed, fakte, muso kaj rato ambaǔ ne estas sufiĉe precizaj solvoj. La bambuaj tabuletoj antaŭ pli ol 2 000 jaroj elterigitaj en la 1970-aj jaroj montras, ke la koncepto de la 12 bestfiguroj asociitaj kun naskiĝjaroj en Ĉinio formiĝis pro la agrikultura situacio de Ĉinio. En antikveco oni per observado al la Suno kaj bestoj havigis al si tempon. Musoj kaj ratoj, kiuj aktivas plej frue en tago, okupas la unuan lokon inter la 12 bestoj. 


La alveno de la Jaro de Muso popularigas la paronimon (aǔ vortludon) "feliĉo apartenas al vi", ĉar ĉine la prononco de "鼠" (muso/rato) estas tute sama al tiu de "属" (aparteni al).


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments