El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial ĉi-tie estas elefanto?

| 2020-01-22
Bookmark and Share

Tuj alvenos la Printempa Festo (tradicia ĉina novjaro). En pekinaj magazenoj oni aranĝis diversajn ornamaĵojn por festado. Sed, kial ĉi-tie estas elefanto? Ĉi-jare estas la Jaro de Muso, kaj elefanto ne ekzistas inter la 12 bestfiguroj asociitaj kun naskiĝjaroj en Ĉinio. Kial elefanto aperas en scenoj rilataj al la Printempa Festo?



Aminda arĝenta elefanto en magazeno


Figuro de elefanto, unu el la elementoj de la tradiciaj ĉinaj bildoj, fakte havas longan historion. Tio ne estas troiga. Ekzistas atestoj, ke antaǔ 5 mil jaroj estis varma kaj humida en plejpartaj lokoj de Ĉinio, kie vivis multe da elefantoj kaj rinoceroj.


Ĉinoj opinias, ke elefanto estas vivlonga, honesta kaj virta. Plie, en la ĉina lingvo, la prononco de la vorto elefanto "象" (xiàng) paronimas al tiu de la vorto "祥" (xiáng, bonaŭguro). Do, en la ĉinaj lingvo kaj kulturo -- elefanto havas simbolon pri bonaŭguro, bondeziro ktp. Ekzemple "太平有象" (tài píng yǒu xiàng) -- elefanto plus botelo, signifanta bonrikolton kaj pacon, ĉar ĉine la prononco de "瓶" (píng, botelo) similas tiun de "平" (píng, paco).


Emajla ornamaĵo kun elefanto kaj botelo konservata en la Muzeo de Imperiestra Palaco


Sigelilo kun elefanto kaj botelo


Pro ŝanĝo de klimato, malaperis sovaĝaj elefantoj en multaj lokoj de Ĉinio, kaj videblas nur tiuj el sudaziaj landoj. De antaǔ pli ol 700 jaroj, la imperiestraj familioj bredis elefantojn en Pekino kiel parto de la honora gvardio. Tio daǔris ĝis la fino de la feŭda socio.


Elefantoj iam savis Pekinon! En julio 1890, en Pekino pluvegis dum dek kelkaj tagoj. Multego da akvo kolektiĝis ene de la pordego Xuanwu de la pekina urbomuro. Tio kaǔzis, ke oni ne povis malfermi la pordon por forfluigi la akvon. Finfine, helpe de elefantoj, estis malfermita la pordego: la urbo estis savita!


Jen kial ĉinoj ŝatas elefantojn! Eĉ en la moderna socio, oni ne forgesas ilian aspekton honestan, bonkoran kaj fortan. Ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Barato, Tajlando, Birmo kaj aliaj aziaj landoj, elefantoj estas ŝatataj kaj adorataj de homoj. Same, ne nur en la Printempa Festo, sed ankaǔ en ordinaraj tagoj, ili estas rigardataj kiel bestoj kiuj povas alporti bonaŭguron kaj pacon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments