El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sub la Komuna Ĉielo | Mesaĝo de prezidanto de UEA al ĉinaj esperantistoj okaze de la epidemio

| 2020-02-03
Bookmark and Share


Karaj ĉinaj esperantistoj,


Dum daŭro de via tradicia printempa festo, Universala Esperanto-Asocio kun 65 fakaj asocioj, inkluzive de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), kaj membroj el 130 landoj sekvas zorgeme la situacion de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronariviruso en via lando, kaj precipe deziras la sanon de la ĉinaj membroj kaj la esperantistoj en Wuhan. Ni simpatias la malsanulojn infektitajn de la viruso kaj kondolencas pri la mortintoj kaj ties familianoj.


Ni atentas, ke viaj registaroj de la centra ĝis la lokaj, kaj ĉiuj popolanoj solidarece, kuraĝe, serioze kaj racie batalas kontraŭ la epidemio. Ni ankaŭ rimarkis la klopodojn de la ĉina registaro por preventi kaj regi la disvolviĝon de la epidemio. Ni kredas, ke pro viaj fortostreĉoj kaj sinceraj, kompatemaj motivoj vi kapablos finfine plene ekstermi la viruson kaj sukcesos sanigi la infektitojn en ne tre longa tempo.


Al vi kaj al ĉiuj ĉinaj popoloj, precipe al la esperantistoj en Wuhan, ni kore deziras kuraĝon, sanon, feliĉon kaj sukceson en la batalo kontraŭ la nova koronariviruso en la Musa Jaro, kaj kore sopiras renkontiĝi kun vi en diversaj Esperantaj okazoj de la tuta mondo.


La viruso estas senlandlima. Preventado de la rego de epidemioj estas nia komuna batalo por la tuta homaro. Ni ankaŭ esperas, ke la tutmondaj Esperanto-amikoj sentime prenos paŝojn por plifortigi sian mem-protektadon. Ni fidas, ke per la komunaj klopodoj de la internacia komunumo, la epidemio estos venkita.


Ni ĉiam estas kun vi kaj sincere salutas vin


Nome de la Estraro kaj membraro de Universala Esperanto-Asocio


Duncan Charters

Prezidanto, Universala Esperanto-Asocio


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments