El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sub la Komuna Ĉielo | Mesaĝo de IFEF al ĉinaj esperantistoj okaze de la epidemio

| 2020-02-04
Bookmark and Share

Lasttempe la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio ricevis multajn mesaĝojn el diversaj landoj. En tiuj mesaĝoj niaj amikoj esprimis sian zorgeman atenton kaj sinceran saluton al ĉinaj esperantistoj. Jen la mesaĝo de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio(IFEF):


Karaj ĉinaj geamikoj,


IFEF sentas sin proksime al vi en ĉi tiu momento de grava sufero por Ĉinio.


Ni estas maltrankvilaj pro la malfacilo de multaj geamikoj esperantistoj kiuj loĝas dise


en la lando, ni tutkore esperas ke neniu el ili estas en malbona sanstato pro la nova koronaria viruso. Kiel fervojistoj nia penso iradas al niaj kolegoj kiuj ĉiuj tagoj estas en kontakto kun miloj da homoj kaj pli facile atakeblaj. Mi opinias ke la ĉina registaro ĉion faris kaj faros por la ĉesigo de la epidemio, danke ankaŭ al la bona edukado de la unuopaj civitanoj.


Ni tutkore esperas ke baldaŭ ĉio estos en ordo kaj vi povos denove repreni la ĉiutagan vivon.


Bondezirojn al membroj de ĈEL, EPĈ, ĈRI, ĈFEA kaj ĉiuj deĵorantoj por Esperanto.


Vito Tornillo

IFEF sekretario


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments