El Popola Ĉinio>头条新闻>

Diversaj rondoj de Japanio kuraĝigas Wuhan

| 2020-02-05
Bookmark and Share


La 4an de februaro Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en la interreta gazetara konferenco, ke la viruso estas senkora, tamen homoj havas simpation. La ĉina flanko rimarkis, ke Japanio kaj aliaj landoj donas al Ĉinio simpation, komprenon kaj subtenon. Ĉinio elkore dankas kaj memoras ilin.



Ŝi diris, ke post okazo de la epidemio, la japana registaro diris, ke ĝi plenforte helpos Ĉinion batali kontraŭ la epidemio. Japanaj registaro, lokaj organizoj kaj firmaoj donacis al Ĉinio maskojn, protektajn okulvitrojn kaj protektajn kostumojn. Sur la kestoj de la materialoj al Wuhan videblas la vortoj “malsamaj lokoj, sama ĉielo”.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments