El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sub la Komuna Ĉielo | Mesaĝo de Vjetnama Esperanto-Asocio al ĉinaj esperantistoj okaze de la epidemio

| 2020-02-07
Bookmark and Share



Lasttempe la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio ricevis multajn mesaĝojn el diversaj landoj. En tiuj mesaĝoj la amikoj esprimis sian zorgeman atenton kaj sinceran saluton al ĉinaj esperantistoj. Jen la mesaĝo de Pham Mai Lan, komitatano de Vjetnama Esperanto-Asocio. 


Karaj gesamideanoj,


Nuntempe la koronaria viruso serioze atakas urbon Wuhan kaj kaŭzis multajn mortojn. Influe de ĉi tiu viruso, nia lando ankaŭ estas en danĝera situacio. Ĉiuj lernejoj en multaj urboj estas fermita dum unu semajno ekde hodiaŭ por kontraŭi la disvastigon de la viruso. Ĝis hodiaŭ, 8 viktimoj troviĝas en nia lando; sed estas feliĉe ke neniu estas esperantisto. 


Mi bondeziras al ĉinaj esperantistoj sanon. Ni ĉiuj klopodu kontribui niajn kapablojn por helpi niajn samideanojn kontraŭi kaj venki ĉi-tiun katastrofon.


Sincere via,


Pham Mai Lan

Komitatano de VEA


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments