El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sub la Komuna Ĉielo | Mesaĝo de Korea Esperanto-Asocio al ĉinaj esperantistoj okaze de la epidemio

| 2020-02-10
Bookmark and Share

Lastatempe la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio ricevis multajn mesaĝojn el diversaj landoj. En tiuj mesaĝoj la amikoj esprimis sian zorgeman atenton kaj sinceran saluton al ĉinaj esperantistoj. Jen la mesaĝo de s-ro SO Jinsu, prezidanto de KEA. 


Karaj esperantistoj en Ĉinio, urbo Wuhan kaj provinco Hubei


Saluton kaj sanon!


En neatendita cirkonstanco oni renkontas tre bedaŭrindan situacion pro la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de nova koronaviruso ĉe la plej najbara lando, kie ekaperas eĉ forpasintoj. Kaj ni koreaj esperantistoj deziras tujan malaltiĝon kaj nuliĝon de la infektito en Ĉinio per la klopodoj de viaj registaro kaj popolo kun tutmonda kunlaboro, kaj sanon al la karaj geamikoj de tuta Ĉinio,urbo Wuhan kaj provinco Hubei.


Kun espero ke la malsanuloj nepre resaniĝos kaj la malfacila situacio estos tuj baldaŭ venkota, vi havu la kuraĝon en ĉiutaga vivo. Ni koreaj esperantistoj deziras renkonti vin en proksima tempo per la renkontiĝoj de Ĉinio kaj Koreio kun plena sano. 


Kaj aldone ni prezentas simpation por la malsanuloj infektitaj de la viruso kaj funebron al la forpasintoj kaj kondolencon por iliaj familianoj.


Ni amike kaj samideane deziras al vi ke ĉiuj bonfartu,


en la nomo de Korea Esperanto-Asocio.


SO Jinsu, prezidanto de KEA


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments