El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj: Ĉina Civila Aviado ne ĉesigos funkciadon

| 2020-02-10
Bookmark and Share

Oficialuloj de kelkaj landoj proponis, ke iliaj civitanoj forlasu Ĉinion kiel eble plej frue, timante, ke Ĉinio faros vojaĝajn limigojn, kaj estos malfacile por eksterlandanoj foriri per komercaj flugoj en la sekvaj semajnoj. Responde al tio, Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en la 6-a de februaro, ke ĉi tiu diro estas konjektaĵo. La Ĉina Civila Aviado ne ĉesigos sian funkciadon, kaj ĉiuj flankoj ne necesas troe reagi. Ĉinio daŭre klopodos por hejmen transporti ĉinajn civitanojn en aliaj landoj.


La 3-an de februaro, ĉina flugkompanio China Eastern sendis la aviadilon Boeing 737-800 de Kantono al la urbo Ho Chi Minh, Vjetnamio, por porti la ĉinajn vojaĝantojn en la lando al la urbo Wuhan.


Hua Chunying diris en la interreta regula gazetara konferenco en la sama tago, ke post okazo de la pneŭmoni-epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso, la ĉina registaro ĉiam zorgas pri la  sekureco kaj sano de la ĉina popolo kaj eksterlandanoj en Ĉinio, kaj prenis plej striktajn kaj plej ampleksajn rimedojn. Multaj rimedoj estas pli striktaj ol tiuj postulataj de la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj la Internaciaj Regularoj pri Sano. Nuntempe, la sekureco, sano kaj vivo de eksterlandaj civitanoj en Ĉinio estas garantiataj. Ankaŭ Ĉina Civila Aviado prenis efikajn rimedojn por gardi la sekurecon kaj sanon de pasaĝeroj en internaciaj flugoj, kaj minimumigi la propagiĝon de la epidemio en aviadiloj. Hua diris: "Ni esperas, ke ĉiuj flankoj trankvile, racie kaj objektive traktos la epidemion kaj la farojn de Ĉinio, kaj ne troe reagos." 


Hua diris ankaŭ, ke iuj landoj malrespektas la profesiajn kaj aŭtoritatajn proponojn de MOS, malobeas la anoncon de la Internacia Civila Aviada Organizo kaj prenas ekstremajn limigojn kiel aviada ĉesigo. Tio kaŭzis ke ĉinaj civitanoj estas devigate restadi eksterlande. La ĉina registaro ege zorgas pri ĉi tiu afero, kaj la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj ĉinaj ambasadorejoj en aliaj landoj aktive helpas ilin reveni al Ĉinio per ŝanĝado de iliaj aeraj biletoj kaj translokado al aliaj landoj. Samtempe, Ĉinio faras urĝan kunordigon por rekomenci flugadojn kaj helpi ilin reveni al Ĉinio.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments