El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sub la Komuna Ĉielo | Mesaĝo de mongola esperantisto al ĉinaj esperantistoj okaze de la epidemio

| 2020-02-11
Bookmark and Share

Lasttempe Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio ricevis multajn mesaĝojn el diversaj landoj. Per tiuj mesaĝoj amikoj esprimas sian zorgeman atenton kaj sinceran saluton al ĉinaj esperantistoj. Jen la mesaĝo de mongola esperantisto: 



Karaj ĉinaj gesamideanoj, 


Tutkorajn salutojn al vi! Ĉiutage ni senpacience informiĝas pri disvastiĝanta nova koronvirusa epidemio tra Ĉinio kaj aliaj mondopartoj. Tagon post tago plimultiĝas infektitoj kaj malsaniĝintoj. Precipe en la urbo Wuhan multe suferas la loĝantaro. 


Krom la nova koronvirusa epidemio, aperis alispeca gripa epidemio en Hunan. Kiaj malĝojaj okazoj kaj malfacila situacio ja! Karaj niaj gesamideanoj estu singardaj! Ĉiam uzu vian maskon. Estu vi ĉiam trankvilaj, pozitivaj kaj kuraĝaj! Tio helpas al via imuneco. Ni bondeziras al vi kaj al la tuta loĝantaro sanon! Sendube ni kredas ke vi baldaŭ venkos la malfacilaĵojn. 


Sincere bondezirante,


Enkhee, Mongola KAEM-ano 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments