El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kompanioj el diversaj industrioj ekproduktis maskojn

| 2020-02-12
Bookmark and Share


Pro manko de maskoj, protekt-kostumoj kaj aliaj materialoj, pluraj alifakaj kompanioj ekproduktis medicinajn materialojn.


La 6-an de februaro, ĉina kompanio Sinopec alvokis en sia mikro-blogo: Ni havas krudmaterialojn por produkti maskojn. Kiu havas maŝinojn por produktado? Post du tagoj, la kompanio anoncis ke ĝi baldaǔ faros instaladon de ekipaĵoj.


La 6-an de februaro, la aǔto-kompanio SGMW anoncis ke ĝi transformos 14 produkt-liniojn, kiuj povos produkti 1,7 milionojn da maskoj tage.  


En la 17-a de februaro, la aǔto-kompanio BYD  komencos produktadon de maskoj kaj desinfektaĵoj. Ĝis la fino de februaro, la kompanio tage produktos 5 milionojn da maskoj kaj 50 mil botelojn da desinfektaĵoj.


Foxconn, kompanio pri elektronikaj produktoj, jam faris prov-produktadon de maskoj en la 5-a de februaro. Ĝis la fino de februaro, la kompanio  produktos 2 milionojn da maskojn tage.


Krome, ekproduktis protekt-kostumojn kaj maskojn, ankaǔ kompanioj pri vestoj, teksaĵoj, bebkulotoj, kiel Threegun, Hodo, Mercury, Daddy Babay ktp.


Tiuj kompanioj tion faris por protekti pli multajn homojn en la batalo kontraǔ la epidemio.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments