El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mondonaco de japanaj parlamentanoj el Liber-Demokratia Partio al Ĉinio

| 2020-02-12
Bookmark and Share

La 10an de februaro en la gazetara konferenco post la kunsido de kadroj de la Liber-Demokratia Partio de Japanio, Nikai Toshihiro, ĝenerala direktoro de la partio, diris, ke okaze de la epidemio en Ĉinio, estos deprenitaj 5 000 enoj (= 45,52 usonaj dolaroj) el la marta subvencio de ĉiu parlamentano el la partio por monhelpi Ĉinion. La monsumo estas entute du milionoj da enoj (= 18 205 usonaj dolaroj).


Kvankam la agado ne estas efektivigita, la novaĵo jam vekis varmajn diskutojn inter ĉinaj retanoj. Estis 26,448 milionoj da legoj de ĉi-rilataj raportoj. Ĉinaj retanoj komentis: "Tre kortuŝita", "Dankon pro la helpoj de japanaj registaro kaj neregistaraj grupoj"...


Ankaŭ multaj japanaj retanoj diskutis pri la temo en japanaj interreto kaj sociaj mediatoj. Multaj postlasis mesaĝojn sub la novaĵo: "Eble ankoraŭ mankas al ili protektaj kostumoj kaj maskoj", "Mondonaco estas prizorgo de Nikai Toshihiro al Ĉinio"... Samtempe aliaj diris: "Ĉu 5 000 enoj kiel mondonaco estas malgranda sumo?", "Najbara lando havas malfacilon, kaj ni devas multe helpi"...


La ĝenerala direktoro de la Liber-Demokratia Partio de Japanio Nikai Toshihiro diras, ke najbara lando havas malfacilon kaj Japanio certe devas helpi. Ili volas plenforte helpi Ĉinion.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments