El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazila profesoro en Zhejiang: “Ĉinio venkos la epidemion”

| 2020-02-13
Bookmark and Share


José Medeiros da Silva, brazila profesoro ĉe la Universitato pri Internaciaj Studoj en Zhejiang, loĝas en Ĉinio jam de 12 jaroj, komence de februaro li estis intervjuita de la portugallinva sekcio de Ĉina Radio Internacia pri la situacio de la epidemio en lia urbo kaj la agado de ĉina registaro por kontroli la epidemion.


Li estas en Shaoxing, urbo en Zhejiang-provinco. Li kaj lia familio fartas bone. Loĝantoj havas ĉion, kion ili bezonas por ĉiutagaĵoj. Ĉiuj restas hejme, kaj nepre uzas maskon dum eventuala foriro, kiel prevento.


Li diris, ke la ĉina registaro adoptis plurajn necesajn rimedojn por kontroli la epidemion, travidebligi informojn, kvarantenigi infektitajn regionojn, mobilizi medicinan personaron, akceli produktadon de maskoj, inter aliaj aferoj. Li emfazis, ke la rekomendoj por regado de la epidemio estas strikte aplikataj en ĉiu kvartalo kaj ĉiu kompanio. La profesoro favoras al la "Kvarantenigado de Wuhan, epicentro de la epidemio", dirante, ke malhelpi la disvastiĝon de la viruso estas tiom grava kiel kuracado de tiuj jam infektitaj.


José Medeiros opinias, ke per efektiva klopodado, la regado de la epidemio realiĝas tagon post tago, Ĉinio resaniĝos rapide de la krizo kaj eĉ fariĝos pli potenca, ĉar la homoj akiros spertojn kaj konojn pri la malfacilaĵoj kaj havos pli bonan vivon. Li planas daŭre resti en Ĉinio.


Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Ĉina Radio Internacia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments