Ĉinio aldonis sep gravajn marĉejojn
Lastatempe Ĉinio aldonis sep marĉejojn en la nomliston de la internaciaj gravaj marĉejoj. Ili estas Beidagang-a Marĉeja Natur-Rezervejo en Tianjin, Bilahe-a Natur-Rezervejo en la Interna Mongolio, Hadong-a Ĉe-rivera Natur-Rezervejo en Heilongjiang, Nanji-a Natur-Rezervejo ĉe Poyang-lago en Jiangxi, Minquan-a Natur-Parko ĉe la Iama Trafluejo de la Flava Rivero en Henan, la lago Zhari Namco en Tibeto kaj Shouqu-a Natur-Rezervejo en Gansu.

Beidagang-a Marĉeja Natur-Rezervejo en Tianjin

Bilahe-a Natur-Rezervejo en la Interna Mongolio

Nanji-a Natur-Rezervejo ĉe Poyang-lago en Jiangxi

Lago Zhari Namco en Tibeto

Hadong-a Ĉe-rivera Natur-Rezervejo en Heilongjiang

Minquan-a Natur-Parko ĉe la Iama Trafluejo de la Flava Rivero en Henan

Shouqu-a Natur-Rezervejo en Gansu
Marĉejo, arbaro kaj maro estas tri grandaj ekologiaj sistemoj de la mondo. Marĉejo estas ejo inter tero kaj akvo. Ĝi posedas bestajn kaj vegetaĵajn resursojn sur tero kaj en akvo. Tiel ĝi havas naturan gen-bankon kaj specialan medion nekompareblan de alia sola ekosistemo.
Nun Ĉinio havas 57 internacie gravajn marĉejojn, 602 marĉejajn natur-rezervejojn, 899 ŝtat-nivelajn marĉejajn parkojn, 781 provinc-nivelajn marĉejojn kaj multajn malgrandajn marĉejojn.
Fotoj: Ĉina Buroo de Forstumo kaj Herbejo
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



