El Popola Ĉinio>头条新闻>

Funkciulo de UNESKO: Ĉinio certe venkos la viruson

| 2020-02-17
Bookmark and Share

Lastatempe, Edmond Moukala, direktoro de la Afrika Filio de la Centro pri Mondaj Heredaĵoj de UNESKO, esprimis konsolon kaj subtenon al la ĉina popolo, kiu batalas kontraŭ la nova koronvirusa pneŭmonio (COVID-19). Li kredas, ke Ĉinio certe venkos la epidemion. Jen estas lia mesaĝo:


Karaj amikoj,


Mi esprimas mian sinceran zorgon al ĉiuj, kiuj lastatempe spertas malfacilon. Ĉinio alfrontas severan defion. Bedaŭrinde, la nova koronviruso ekpropagiĝis dum la Printempa Festo. Pro tio vi ne povis ĝui feliĉon kaj ĝojon de familia kuniĝo. Mi simpatias kun ĉiuj familioj, precipe tiuj, kiuj perdis familianojn.


Samtempe, kiel ĉiam, mi tenas firman fidon pri Ĉinio. Ĉinio estas grava lando kun 5000-jara historio. Dum 5 000 jaroj Ĉinio montris sian kapablon venki diversajn malfacilojn. Kiam mi loĝis en Ĉinio en la 1980-aj jaroj, mi vidis kiel la lando rapide disvolviĝis preskaŭ sen ekstera helpo. Mi kredas, ke dank' al la historiaj spertoj Ĉinio venkos la viruson kaj la malsanon. Spertoj montras, ke tiuj defioj nur plitenacigos Ĉinion. Mi kredas ankaŭ, ke per la batalo Ĉinio estos pli potenca kaj plue feliĉigos la mondon.


Wuhan, kuraĝu!


Ĉinio, kuraĝu!


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments