El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komisionanoj de EU: ni toleras neniun diskriminacion al ĉinoj kaj aliaj azianoj

| 2020-02-17
Bookmark and Share


Vespere de la 12-a de februaro, Eǔropa Parlamento faris debatadon pri la epidemio kaŭzita de la nova koronvirusa pneŭmonio (COVID-19) en Strasburgo, Francio. Dum la debatado, Helena Dalli, membro de la EU-a Komisiono por Egaleco, diris, ke la diskriminacio al ĉinoj kaj aliaj azianoj malobseras la leĝojn de la komisiono, kaj tiun diskrimnacion la komisiono ne povas toleri.


Dalli prelegis kaj respondis demandojn de parlamentanoj el diversaj partioj kaj grupoj. Ŝi diris, ke nuntempe la epidemo de la nova koronvirusa pneŭmonio(COVID-19) estas la plej serioza defio de EU, sub tiu defio reliefiĝis la graveco pri interkomunikado kaj kunordigo inter EU. EU devas kaj preventi kaj kontroli la epidemion kaj garantii libere vojaĝi de eǔropaj civitanoj.


Ŝi emfazis, ke EU admiras Ĉinion pro ĝiaj efikaj rimedoj en preventado kaj kontrolado de la epidemio, tamen la batalo kontraǔ COVID-19 ne estas tasko de Ĉinio sole, sed defio de la tuta mondo. Tiel EU devas kunlabori kun Ĉinio kaj praktike preni sur sin la respondecon.


Pri Taiwan menciita de la Monda Organizo pri Sano , Dalli diris, ke EU persistas en la principo pri unu Ĉinio. 


Multaj parlamentanoj diris, ke antaǔ la epidemio ĉiu lando ne povas pensi nur pri sia propra perfektiĝo. Membroj de EU devas plifortigi informajn interŝanĝojn inter la membrolandoj kaj tiujn kun Ĉinio por forigi panikon kaǔzitan de falsaj informoj. La diskriminacio al ĉinoj kaj aliaj azianoj estas malhumana kaj ne kongruas kun la bazaj valoroj de EU. Do oni devas klopodi por eviti la farojn.


Ili diris ankaǔ, ke okaze de la katastrofo, EU ne nur devas protekti la sanon de EU-civitanoj, sed ankaǔ prezentas la deziron subteni ĉinojn, kaj samtempe plifortigas kunlaborojn kun aliaj landoj, kiel afrikaj landoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments