El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sub la Komuna Ĉielo | Mia vizito al Brazilo dum la komenco de epidemio en Ĉinio

| 2020-02-19
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto


Printempa Festo estas rigardita kiel la plej granda homa migrado en la mondo, kaj mi foje profitas ĝin por viziti mian familion en Brazilo. Jam meze de decembro, antaŭ la ekapero de la nova malsano, mi aĉetis mian bileton al Brazilo, sen imagi ke la vojaĝo okazus ĝuste en tiom tikla momento por Ĉinio kaj la mondo.


Survoje al Brazilo, mi vizitis Templon de Debod en Madrido


La 21-an de januaro mi laboris, ĉeestis printempfestan bankedon, kaj sekve iris al flughaveno. Frumatene de la sekva tago mi ekflugis Madriden. Dum la tagoj antaŭ mia vojaĝo mi akompanis informojn pri la epidemio en Wuhan kaj la kreskanta timo de tutmonda epidemio. La 20-an de januaro estis konfirmitaj la du unuaj kazoj de koronaviruso en Pekino. Mi ektimis havi problemojn en iu flughaveno dumvoje, sed neniu problemo okazis: mi senprobleme eniris Hispanion kaj pasigis belan tagon en Madrido kun samideanoj, kaj ankaŭ senprobleme atingis Brazilon. Multaj ĉinoj propravole estis uzantaj maskojn en aviadilo kaj flughaveno, tamen eksterlande estis neniu speciala kontrolo por la pasaĝeroj el Ĉinio.


Nek en Hispanio, nek en Brazilo oni demandis min el kiu lando mi ekflugis. Tio tute ne estis problemo, ĉar en mia distrikto en Pekino tiam estis neniu kazo de la nova koronvirusa pneŭmonio(COVID-19), do mi certe ne estis danĝero, kaj alveninte en Brazilo mi iris al restoracio kun miaj familianoj. Mia filino serioze malsaniĝis antaŭ mia alveno en Brazilo, kaj dum miaj unuaj tri tagoj en la lando mi akompanis ŝin al hospitalo, kaj kuracisto kiu konas min kaj scias, ke mi loĝas en Ĉinio, sen masko konsultis min pro genudoloro, kaj rekomendis al mi konsulton kun fakulo.


Dume la epidemio en Ĉinio fariĝis pli serioza kaj Monda Organizaĵo pri Sano komencis akompani ĝin kaj rekomendi kvarantenan proceduron por vojaĝantoj el Ĉinio. En tiu sama epoko mi ankaŭ informiĝis pri kresko de diskriminacio kontraŭ azianoj, ĉefe ĉinoj, en multaj landoj, pro la viruso. Mi tiam ne povis imagi, ke ankaŭ mi baldaŭ estus trafita de tiu sama diskriminacio.


Post unu semajno en Brazilo, mi agendis konsulton ĉe genukuracisto, kaj devis klarigi al la funkciulo de la kliniko pri tio, ke mi bezonis ĝin kun iom da urĝeco pro mia baldaŭ reveno al Ĉinio. Post kelkaj minutoj mi estis kontaktita de la sekretario pri sano de la urbo, kiu petis al mi eniri la klinikon per alia pordo, kie funkciulo estus atendanta min kun masko por mia konsulto. Tamen, fakte ne tiel okazis: post mia eniro estis neniu atendante min, kaj mi piediris ĝis la kabineto de la sekretario pri sano, kiu pensis ke mi estas alia paciento. Post kelkaj minutoj oni finfine donis maskon al mi, kaj la kuracisto venis al mi (kun masko sur vizaĝo) por ekzameni min.


Internacia Flughaveno Cumbica, en Brazilo: mi senprobleme eniris brazilan teritorion


En la sekva tago ambulanco haltis antaŭ mia loĝejo kaj oni venis por demandi ĉu mi bone fartas, kaj ĉiutage la sekretario pri sano telefonis al mi por demandi ĉu mi estas malsana. Ŝi simple sekvis la rekomendon de Monda Organizo pri Sano pri kvaranteno, tamen evidentiĝis, ke ŝia zorgo estis ne nur pro risko de epidemio, sed ankaŭ pro la neceso sin protekti de kritikoj de politikistoj, kiuj komencis akuzi ŝin meti la popolon en danĝero, kaj ankaŭ pro onidiroj kiuj komencis cirkuli en la urbo.


Dum la sekvaj tagoj mi multe amuziĝis pro tiuj onidiroj: en urbeto kun malpli ol 15 mil loĝantoj, onidiroj rapide disiĝas kaj ajna bagatelo kaptas atenton. Komence homoj diris, ke mi venis el Ĉinio kun la nova koronvirusa pneŭmonio(COVID-19)kaj estis jam infektinta diversajn homojn. En la sekva tago estis jam alia versio, laŭ kiu mi estis enhospitaligita en Ĉinio, sed fuĝis de la hospitalo kaj de Ĉinio por atingi Brazilon (mi neniam imagis, ke homo tiom serioze malsana estus kapabla fari tion). Aliaj homoj, kiuj verŝajne ne konas min, supozis ke mi estas ĉino, kaj iutage infano scivolema pri la ĉino pridemandis miajn najbarojn. Amikino, kiu ŝoforas taksion, ridegis rakontante al mi pri kliento, kiu eniris ŝian aŭton kaj komencis rakonti pri malsanulo, kiu atingis la urbon el Japanio! Ŝi diris: “Mi transportis lin hieraŭ” kaj la kliento panikis.


La 3-an de februaro estis ekfunkciado de lernejoj post someraj ferioj. Subite la sekretario pri sano denove telefonis al mi. Ŝi petis al mi ne sendi la infanojn (mia filino kaj ŝia nevo) al lernejo kaj sendis aŭton al mia hejmo por kunporti la infanojn kaj mi al kuracisto por sanekzamenoj. Infankuracisto ekzamenis la infanojn kaj konstatis ke ĉio estis enorde ĉe ili. Li klarigis, ke kvaranteno aplikeblas nur al mi, kiu venis el Ĉinio, kaj la infanoj devus esti observataj nur, se mi havis simptomon. Tamen, por eviti panikon de gepatroj de aliaj infanoj, li rekomendis al ni ne sendi la infanojn al lernejo dum tiu semajno. Alia kuracisto ekzamenis min. Li nur demandis ĉu mi havis simptomojn kaj sekve atestis, ke mi ne estis malsana.


Tio tamen ne bremsis la onidirojn: dum tiu semajno patrinoj de aliaj infanoj kontaktis la lernejon por esprimi ilian timon, ke mia filino transdonus koronviruson al iliaj infanoj. Informitaj, ke mia filino ne estis iranta en lernejon, ili eĉ pli timis: por ili tio estis pruvo, ke la infanoj estis infektitaj de la nova malsano, kaj tion ili rakontis al instruistino pri baleto de mia filino, kiu kontaktis mian familion por diri, ke estas pli bone ke mia filino ne iru al la leciono vendrede por ne infekti aliajn infanojn. Tion ne eblis toleri, mia filino tre ŝatas baleton kaj estis atendanta tiun lecionon, cetere mia kvaranteno estis jam finita, kaj tio pruvas ke ŝi ne estis risko al aliaj.


Krom babili kun instruistino kaj klarigi la aferon, mi ankaŭ babilis kun advokato kaj informiĝis, ke oni ne povus diskriminacii mian filinon en la baleto. La 7-an de februaro mi iris al flughaveno por ekvojaĝi Ĉinien, dum mia filino senprobleme iris al balet-lernejo.


Rivero Pinheiros, en la urbo San-Paŭlo: tempo por reveni al Ĉinio


Mi tre malĝojis kiam diskriminacio atingis la infanojn. Ankaŭ speciale tristigis min vidi mian patrinon ploranta pro kelkaj el tiuj onidiroj. Samkiel multaj ĉinoj tra la mondo, ankaŭ mi suferis diskriminacion pro malsano kiu tute ne rilatas al mi. Estas granda bedaŭro konstati, ke en la 21-a jarcento homoj daŭre agas tiom infanece kaj malracie. Tio instigis min reveni al Ĉinio por raporti pri la epidemio al esperantistoj de la mondo kaj tiel kontribui por diskonigo de la vero kaj kontraŭbatali misinformadon, kies konsekvencoj kaŭzas ĝenojn kaj suferon al multaj homoj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments