El Popola Ĉinio>头条新闻>

The Lancet​ subtenas Ĉinion en la batalo kontraŭ COVID-19

| 2020-02-20
Bookmark and Share


La deklaro de la gazeto The Lancet en la lingvoj angla kaj ĉina 


La 19-an de februaro, la brita medicina gazeto The Lancet publikigis deklaron por subteni ĉinajn laborantojn pri scienca esplorado, publika sano kaj medicino en la batalo kontraŭ la epidemio de COVID-19. 


La deklaro klarigas, ke ekde la eksplodo de la epidemio, ĉinaj laborantoj pri scienca esplorado, publika sano kaj medicino diligente kaj efike laboras por rapide identigi la patogenon, alprenas ampleksajn rimedojn por malpliigi la influon de la epidemio kaj senkaŝe diskonigis al la mondo rilatajn informojn kaj rezultojn, ĉio tio estas laŭdinda. 


La deklaro emfazas, ke la rapida, publika kaj travidebla diskonigo de la rilataj donitaĵoj pri la epidemio estas minacata de onidiroj kaj misinformoj pri la origino de la novkoronvirusa pneŭmonio.  The Lancet  forte kondamnas la konspiran teorion pri la nenatura origino de la viruso. 


Laŭ la deklaro, sciencistoj de diversaj landoj analizis la tutan genaron de la patogeno SARS-CoV-2, kiu kaŭzis la pneŭmonion, kaj publikigis la rezultojn, kiuj evidente pruvas, ke la koronviruso, kiel multaj aliaj novaj virusoj, venis de sovaĝaj bestoj.


La deklaro rimarkigas, ke la konspira teorio celas krei panikon, onidirojn kaj antaŭjuĝojn kaj damaĝi la tutmondan laboron por batali kontraŭ la pneŭmonio. Per la deklaro la gazeto subtenas la alvokon de la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano: antaŭenigi sciencan diskutadon kaj solidarecon, anstataŭ onidirojn kaj konjektojn. 


En la deklaro, la gazeto The Lancet diras, ke ĝi unuiĝos kun ĉiuj ĉinaj scienc-esploraj, publik-sanaj kaj medicinaj laborantoj, kiuj savas vivojn kaj protektas la sanon de la homoj dum la propagiĝo de la epidemio. Fronte al la minaco de la viruso,  The Lancet traktos ĝin kun la ĉinaj medicinistoj.


La deklaro alvokas al pli multaj homoj subteni ĉinajn scienc-esploristojn kaj medicinistojn kaj esti kun ili en la batalo kontraŭ COVID-19. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments