El Popola Ĉinio>头条新闻>

Donitaĵoj montras agrablan tendencon en bridado de la epidemio

| 2020-02-21
Bookmark and Share


Donitaĵoj publikigitaj de Nacia Komisiono pri Sano kaj Hubei-a Komisiono pri Sano en la 19-a de februaro alportas kelkajn bonajn novaĵojn, kiuj montras agrablan tendencon en epidemi-bridado.


La unua estas, ke la nombro de elhospitaliĝintoj unuafoje superis tiun de nov-konfirmitaj infektitoj.


Laǔ Nacia Komisiono pri Sano, inter la nul horo kaj la 24-a horo de la 18-a de februaro, en 31 provincoj (aŭtonomaj regionoj kaj municipoj) kaj Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado, estis 1 749 nove konfirmitaj infektitoj kaj 1 824 elhospitaliĝintoj. Tio estas la unua fojo, ke la nombro de elhospitaliĝintoj superis tiun de nov-infektitoj en la sama tago.


La dua estas, ke ekreduktiĝis la nombro de konfirmitaj infektitoj.


Ĝis la 24-a horo de la 18-a de februaro, en 31 provincoj (aŭtonomaj regionoj kaj municipoj) kaj Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado, estis 57 805 konfirmitaj infektitoj, kaj en la 17-a de februaro, 58 016.


La tria estas, ke la tagaj elhospitaliĝintoj superis 1 000 en la sinsekvaj 7 tagoj.


La 18-an de februaro, 1 824 pacientoj resaniĝis kaj elhospitaliĝis. Tio signifas, ke la nombro de la tagaj elhospitaliĝintoj superis 1 000 en la sinsekvaj 7 tagoj. La nombro de elhospitaliĝintoj estas 1 701 en la 17-a de februaro, 1 425 (la 16-an), 1 323 (la 15-an), 1 373 (la 14-an), 1 081 (la 13-an) kaj 1 171 (la 12-an).


La kvara estas, ke la nombro de nov-konfirmitaj infektitoj en la lokoj ekster Hubei-provinco reduktiĝis en la sinsekvaj 15 tagoj.


En la 18-a de februaro en regionoj ekster Hubei-provinco estis 56 nove konfirmitaj infektitoj kun reduktiĝo en la sinsekvaj 15 tagoj. La nombro de nove konfirmitaj infektitoj estis 890 la 3-an de februado, 731 (la 4-an), 707 ( la 5-an), 696 (la 6-an), 558 (la 7-an), 509 (la 8-an), 444 (la 9-an), 381 ( la 10-an), 377 ( la 11-an), 312(la 12-an), 267 (la 13-an), 221(la 14-an), 166(la 15-an), 115(la 16-an) kaj 79 (la 17-an).


La kvina estas, ke la nombro de nov-konfirmitaj infektitoj en la lokoj ekster Hubei-provinco estas malpli ol 100 en la sinsekvaj du tagoj.


La 18-an de februaro en la lokoj ekster Hubei estas 56 nov-konfirmitaj infektitoj kaj la 17-an, 79.


La sesa estas, ke en urboj de Hubei-provinco, ekster Wuhan, la nov-konfirmitaj infektitoj estas malpil ol 100.


La 18-an de februaro estas 1 660 nov-konfirmita kazoj en Wuhan, kaj la totala nombro de tiuj en aliaj urboj de Hubei-provinco estas malpli ol 100.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments