El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vizitu ĉinajn muzeojn hejme

| 2020-02-21
Bookmark and Share

La panoramo de la Palaca Muzeo estas unu el la ĉefaj funkcioj de la oficiala retejo de la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino. Ĝi ebligas al homoj interrete viziti la antikvajn konstruaĵojn de la muzeo.


Li Bin estas muzeoŝatanto en la nordokcidenta ĉina urbo Xi'an. Li neniam havis la ŝancon proksime rigardi seĝojn en la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino.


Sidante komforte en hejmo, Li Bin vizitis la muzeon per aparato de virtuala realo (VR) kaj vidis altvalorajn eksponaĵojn prezentitajn en la klara tri-dimensia vidangulo.


"Dum la reala vizito en la muzeo, estas malfacile viziti iujn kaŝitajn lokojn kaj rigardi ĉiujn detalaĵojn," diris Li. "VR-tekniko ebligas tiujn spertojn."


Dum la epidemio, multaj muzeoj kaj galerioj en Ĉinio estas fermitaj por eviti propagiĝon de la viruso. Tamen ili lanĉis aŭ plibonigis diversajn retajn ekspoziciojn por vizito de homoj en hejmo.


Altnivelaj diĝitaj teknikoj kiel VR kaj pliigita realo (PR) ludas gravan rolon en prezentado de ekspozicio al interretaj vizitantoj en pli viveca kaj interaga maniero.


La Maŭzoleo-Muzeo de la Unua Imperiestro de la dinastio Qin (221–206 a.K) en la urbo Xi'an, per 2 000 bildoj, prezentas al interretaj vizitantoj panoramon de 50 miliardoj da rastrumeroj pri la kavo de argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj. Uzante vizaĝan rekonan teknikon, la muzeo ankaŭ proponas interretan interagan ludon, per kiu oni povas distingi kiu argila figuro estas plej simila al la vizitanto.


Vizitinte la muzeon interrete, Zhang Yao diris: "Post finiĝo de la epidemio, mi iros al Xi'an por viziti la realan muzeon."


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments