El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sub la Komuna Ĉielo | Kvaranteni hejme en Pekino

| 2020-02-24
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto


En 2009 la mondo panikis pro nova gripa viruso, konata kiel porka gripo. En tiu epoko mi estis vivanta parte en Campinas, kie mi loĝis, parte en San-Paŭlo, kie loĝis mia koramikino. Mi memoras plurajn homojn uzantaj maskon en san-paŭla metroo. Ankaŭ en tiu epoko populariĝis en brazilo la 70%-a krema alkoholo, kaj brazilanoj alkutimiĝis kunporti boteleton da tio por purigi la manojn. Mia koramikino iam tusis en metroo kaj aliuloj timegis ŝin.


Mi laboris hejme dum du semajnoj post mia reveno al Pekino


Post iom da tempo mi vojaĝis per petveturo al mia devenurbo, kaj la ŝoforo estis ĝuste studento pri medicino de mia universitato, al kies hospitalo oni alportis la unuajn malsanulojn pri porka gripo. Tiu studento rakontis al mi, ke kiam la unuaj pacientoj kun la nova malsano atingis la hospitalon, oni metis ilin en aparta loko, kiu estis izolita, kaj oni metis gardistojn ĉe la enirejo por bari la vojon al homoj nerajtigitaj iri tien. Nur altrangaj fakuloj rajtis viziti tiujn malsanulojn, kaj ili nepre devis uzi specialajn vestojn por eniri tiun lokon. Post kelkaj semajnoj, tamen, evidentiĝis ke tiu nova gripo ne estas pli danĝera ol aliaj, kaj pacientoj kun tiu nova gripo komencis ricevi kuracadon samkiel aliaj pacientoj, eĉ studentoj komencis kuraci tiujn pacientojn.


Tiam komence estis granda zorgo pri nova H1N1, ĉar ĝi estis nova kaj oni ne sciis kiom danĝera ĝi estas, kaj la samo aplikeblas al ĉijara COVID-19: ĝia efiko sur homa sano estis nekonata, kuracistoj ne sciis kiel trakti ĝin, mankis datumoj pri kiom danĝera ĝi estas, kiel ĝi infektas homojn, ktp., kaj pro tio la ĉina registaro adoptis drastajn rimedojn por malfaciligi la disiĝon de la epidemio. Nun medicinistoj pli bone komprenas kiel kuraci tiun malsanon kaj eviti ĝian disiĝon, sekve la nombro de resaniĝintoj kreskas tagon post tago, dum malkreskas la nombro de nove infektitaj homoj. Samtempe, la vivo en Ĉinio iom post iom normaliĝas.


Tiu babilado kun studento pri medicino en 2009 multe helpis min kompreni pri virusoj kaj epidemioj. Tiam li diris: “Eble vi jam havis tiun viruson kaj eĉ ne havis simptomojn. Se vi ankoraŭ ne havis ĝin, iam vi havos”. Pro tiu kompreno, ke virusoj estas parto de nia ĉiutaga vivo kaj ne eblas entute eviti ilin, mi ne timis reveni al Ĉinio: COVID-19 disiĝos tra la mondo kaj tio estas neevitebla. La diferenco estas, ke danke al la ĉina sperto, aliaj landoj estos pretaj por efike kontraŭbatali ĝin. Amiko el Kolombio aŭdis ĝuste tion de kuracisto. En Brazilo mi akompanis ĉiutagajn statistikojn kaj informojn pri la evoluo de la epidemio en Ĉinio, kaj konvinkiĝis pri tri aferoj: 1 - la epidemio estos regata ĝis la fino de februaro (en Hubei pli da tempo estos bezonata). 2 - En Pekino, kie vivas 24 milionoj da homoj, nur kvar (tiam estis unu) forpasis pro tiu malsano. Estas aliaj malsano, kiuj mortigas pli da homoj. 3 - Preskaŭ ĉiuj kazoj raportitaj estas en Hubei-provinco, en Pekino mi ne vidas kialon por tiom da timo. Pro tiuj kialoj, kaj ankaŭ pro la sento, ke mi estas pli utila raportante pri COVID-19 el Ĉinio, mi revenis. Kaj mi ne pentas.


La 11-an de februaro, mi unuafoje biciklis post reveno al Pekino


Mi ne pentas, ĉar eksterlande mi vidis kreskon de diskriminacio kontraŭ azianoj, speciale ĉinoj, pro misinformado pri COVID-19. Mi legis falsajn novaĵojn pri malsato kaj surstrataj kadavroj tra tuta Ĉinio, troigitajn informojn pri la epidemio kaj multajn antaŭjuĝojn pri “ĉinaj” manĝkutimoj, kiujn ĉinoj ne havas, kaj kompreneble ne mankas konspiroj pri la origino de tiu viruso kaj ĝia disiĝo en Ĉinio. Nur per la vero eblas kontraŭbatali misinformadon kaj antaŭjuĝojn, kaj al tiu batalo mi aliĝis.


Post mia alveno en Pekino, komenciĝis mia 14-taga kvaranteno. Mi laboras hejme, kuiras mian propran manĝaĵon kaj malofte iras eksteren. En mia unua lundo en Pekino mi iris al superbazaro por unua fojo en tiu ĉi monato, kaj ĉe la enirejo estis gardisto kontrolante korpan temperaturon de ĉiu kliento. Mi decidis aĉeti multe da manĝaĵo kaj stoki ĝin hejme, pro la neceso kuiri ĉiutage, tamen mankis kelkaj produktoj: mi ne sukcesis aĉeti kolbasojn nek fromaĝon, kaj la vegetaĵoj ne estis freŝaj. Tio estas normale dum Printempa Festo, kaj ekde ĵaŭdo mi senprobleme trovas freŝajn legomojn kaj kreskaĵojn en superbazaroj.


Tra mia fenestro eblis vidi nur dezertaj stratoj


En la sekva tago mi iris al butikumcentro por aĉeti muson por mia komputilo. Mi profitis la okazon por tagrmanĝi en restoracio, kiu estis preskaŭ dezerta. Multaj aliaj restoracioj estis fermitaj. Oni petis al mi eviti manĝi ekster mia hejmo, sed mi fojfoje tion faris, ne nur pro la emo manĝi ion specialan, sed ankaŭ pro tio, ke en restoracio mi manĝas kelkajn manĝaĵojn kiujn mi ne scipovas kuiri, kaj ili kontribuas por mia sano. En la vendejo, kie mi aĉetis muson, estis nur unu vendisto kaj mi estis la nura kliento. Mi profitis la okazon por ankaŭ viziti superbazaron, kaj tie trovis la kolbasojn kiujn mi ne sukcesis aĉeti en la pasinta tago.


Merkrede mankis al mi akvo kaj lakto, do mi decidis iri al alia superbazaro, sed ĝi estis fermita. Mi do ŝanĝis la planon kaj vizitis alian superbazaron, kie mi kutime aĉetas lakton kontraŭ bona prezo. Tie mi finfine trovis fromaĝon, kiun mi uzis dum la semajno por kuiri kelkajn pladojn. Manĝaĵoj kiujn mi kunportis el Brazilo estis speciale utilaj dum tiu semajno, speciale manioka amelo, kiun mi ofte uzis por kuiri matenmanĝon.


Alvenis semajnfino, sed kion fari? Parkoj, muzeoj kaj aliaj interesaj lokoj estis, laŭ mia scio, fermitaj. Cetere ne eblis elteni la fortan venton ekstere. Sabate mi iris per biciklo al malgranda merkato proksime al mia hejmo, kaj konstatis ke ĝi funkcias. Mi ege volis manĝi nudelojn en la apuda manĝejo, sed ĝi estis fermita kaj mi finfine kuiris hejme. Mi decidis vespermanĝi ekstere, sed ne sukcesis trovi malfermitan restoracion post la sesa horo. Mi denove manĝis hejme.


En la sekva semajno mi dufoje manĝis ekster mia hejmo, ambaŭfoje en la sama restoracio kie mi manĝis en la pasinta semajno. Je la unua fojo, mi simple mendis kaj manĝis. Je la dua fojo, kelnerino kontrolis mian korpan temperaturon. Je la tria fojo, la kelnerino ne nur kontrolis mian temperaturon, sed ankaŭ notis mian telefon-numeron en listo de homoj, kiuj tie manĝis en tiu tago. Tio atestas la efektivigon de rekomendo de la pekina registaro pri strikta kontrolado en tiu ĉi ŝlosila momento, kiam homoj revenas al la urbo post la feritago. Dum la semajno mi ankaŭ rimarkis, ke funkciuloj de superbazaroj nun uzas pluvjakon aŭ vestaĵon, kiu kovras la tutan korpon. Antaŭe ili uzis nur maskon sur vizaĝo.


Aŭtoj revenas al pekinaj stratoj


Printempo estas mia plej ŝatata sezono, ĉar mi vidas la renaskiĝon de la verdo post la vintro. Estas mirinde vidi florojn kaj foliojn naskiĝi el nudaj branĉoj, novajn plantojn ekaperi subite el sub la grundo, kaj la pejzaĝo iom post iom pli beliĝas. Ĉifoje mi spektas pli grandiozan renaskiĝon: veturiloj iom post iom reaperas sur la stratoj, infanoj revenas al placoj por ludi, la urbo fariĝas pli bruema, kelkaj parkoj denove funkcias. Pekino renaskiĝas en printempo.


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments