El Popola Ĉinio>头条新闻>

IMF urĝas redukti la necertecon de la monda ekonomio

| 2020-02-24
Bookmark and Share


La 19-an de februaro, Kristalina Georgieva, prezidanto de Internacia Mona Fonduso (IMF) urĝis politikistojn de G20 fari agojn en komerco, klimata ŝanĝo kaj malegaleco por redukti la necertecon de la tutmonda ekonomio kaj plifirmigi la fundamenton de la ekonomia kresko.


Georgieva sugestis, ke en la kunveno de ministroj pri financoj kaj estroj de centraj bankoj de G20 en Riyado, ĉefurbo de Saud-Arabio, financaj oficialuloj faru agon en komerco, klimata ŝanĝo kaj malegaleco por doni pli da certeco kaj antaŭenigi kreskon de la monda ekonomio.


Georgieva rimarkigis, ke la unuafaza interkonsento pri ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj Usono parte forigis la negativajn efikojn de la komerca streĉiteco sur la kresko de la monda ekonomio, sed ankoraŭ restas fundamentecaj aferoj nesolvitaj. Ŝi alvokis konstrui pli bonan mondan komercan sistemon, plene uzi la potencialajn fortojn de serva sektoro kaj elektronika komerco kaj samtempe protekti intelektan proprieton. 


Krome, ŝi alvokis financajn fakulojn de G20 refoje enfokusigi plibonigon de vivnivelo kaj kreadon de altsalajraj laborpostenoj, kaj samtempe atenti investon en altkvalita edukado, esplorado kaj ciferecaj teknologioj por redukti socian malegalecon en enspezoj kaj riĉaĵoj.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments