El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĝenerala direktoro de MOS laǔdis ĉinajn "portempajn patrinojn"

| 2020-02-24
Bookmark and Share

Pro la epidemio kaǔzita de COVID-19, kelkaj infanoj, kies gepatroj estas infektitaj kaj enhospitaligitaj, bezonas portempan prizorgadon.



La 17-an de februaro, ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus aperigis videon en Twitter kaj laǔdis ĉinajn flegistinojn kiuj servas kiel "portempaj patrinoj".


La video rakontas pri tio, ke la gepatroj de du infanoj en Anhui-provinco enhospitaliĝis pro infektiĝo de COVID-19 kaj la infanoj, intimaj kontaktuloj de la malsanuloj, restas senzorgaj.


Ses flegistinoj el loka medicina organizo servas kiel iliaj "portempaj patrinoj" -- prepari pulvorigitan lakton, ŝanĝi urintukojn, bani ilin kaj lavi iliajn vestojn...


En la video Tedros skribis: "En la batalo kontraǔ la epidemio, medicinistoj eltenas la plej grandan premon. La kortuŝa video prezentas, ke ĉinaj flegistinoj klopodas por savi vivojn. ”


Tedros emfazis, ke oni devas plisolidariĝi en tiu speciala jaro.


En la 1-a de februaro, parolante pri la penado de Ĉinio en la batalo kontraǔ la epidemio li diris ke "en mia tuta vivo neniam mi spertis tian kunagadon." En la Munkena Sekureca Konferenco okazigita en la 15-a de februaro, li diris ke la rimedoj de Ĉinio havigis al la mondo plian tempon por trakti la epidemion. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments